Tanit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanit
lundio
Informoj
Eble sama Caelestis
Sekso ina
Edzo/Edzino Baal Ammono
vdr

Tanit estis diino kiu tenis la plej gravan postenon en Kartago kaj signife, por urbo pure komerca, ŝia bildo aperis en la plej granda parto de la moneroj de la punika urbo.

Simbolo de Tanit

Tanit estis unu el la edzinoj de Baalo kaj estis alvokata kiel protektantino de la urbo kaj ĝuis apartajn favorojn kaj adoradon ĉe la civitanoj de la kartaga imperio.

Historio[redakti | redakti fonton]

El fenicoj: diino Tanit en la Arkeologia Muzeo de Barcelono).

Laŭ Kartaganoj, Tanit – de iuj asociita al Dido - estis diino de la fekundeco, de la amo kaj de la plezuro, asociita al la bona fortuno, al la Luno kaj al agraraj fruktoj. En la fenica mitologio ŝi estis komparata al Iŝtar, la diino patrino. En la greka religio Tanit povas esti komparata al Afrodito, al Artemiso kaj Demetra diino de la kamparaj fruktoj kaj rikoltoj. En la egipta lingvo la nomo Tanit povus signifi "Tero de Neith", kaj Neith estis la diaĵo de la milito.

Ne ekzistas certeco pri la eldiro de la nomo de la diaĵo fenice kaj punike nomata “TNT” (la eldira rendimento, nome vokalizo, ne estis konservita). Iuj ĝin identigas kun Tanit.[noto 1]

La simbolo de Tanit estis stumpa piramido portanta rektangulan stangon sur la supro. Sur tiu stango aperas la suno kaj la kreskanta luno. Tiu simbolo povas esti vidata en la plej granda parto de la steleoj de la punikaj nekropoloj, ekde la mediteranea Afriko ĝis Sardio, ĝis Sicilio, ĝis la iberia duoninsulo.

Alia simbolo de Tanit

[noto 2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomo Tanit disvastiĝis danke al la sukceso de la romano Salambô de la franca verkisto Gustave Flaubert.
  2. En la arkeologia situo Thinissut, najbare de la urbo Bir Bouregba (Tunizio), estis elfosita en 1908 terkota statueto prezentanta la diinon Tanit kun la kapo de leono.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sabatino Moscati, Gli adoratori di Moloch, Jaka Book, Milano, 1991
  • Paolo Xella, Sergio Ribichini, La religione fenicia e punica in Italia, Ist. Poligrafico dello Stato, Roma 1994
  • angle F.O. Hvidberg-Hansen, La déesse TNT : une étude sur la religion canaanéo-punique, Gad, Copenhagen 1982
  • angle G. W. Ahlström, en Journal of Near Eastern Studies, XLV, paĝ. 311-314
  • angle James B. Pritchard, Recovering Sarepta, a Phoenician City, Princeton University Press, Princeton 1978
  • france Serge Lancel, 'Carthage', Fayard, Paris 1992

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]