Tanjao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eldono de la Tanjao presita en Fajido, Egiptio en 1974. La sepa estro de la Ĥabad-movado instigis novajn presadojn en malproksimaj lokoj.

Notu: Tanja Rabatio, itala kodo de la halaĥo — kodo de juda leĝo kaj ĉiutaga vivo — estas senrilata libro kun simila nomo.

La Tanjao (hebree: תניא) estas frua verko de ĥasidisma filozofio, farita de la rabeno Ŝnejor Zalmano, el Ljado, la fondinto de ĥasidismo, unue publikigita en 1796. Ĝia formala titolo estas Likutej Amarim (ליקוטי אמרים, hebree, "asertaro"), sed estas pli ofte konata per sia komenca vorto, tanja, kiu signifas: “oni instruas en barajta, t.e. en tradicio ekstere de la Miŝno.” Ĝi havas kvin partojn, kiuj difinas ĥasidisman misteran psikologion kaj teologion kiel manlibron por ĉiutaga juda spirita vivo.

La Tanjao estas la ĉefa verko de la ĥabada filozofio kaj la ĥabada stilo de juda mistikismo. La posta biblioteko de la skolo ĥabada, verkita de sinsekvaj gvidantoj, estas bazita sur la aliro de la Tanjao. Oni distingas la ĥabadan movadon el la ĉefa fluo de ĥasidismo per ĝia filozofia enhavo kaj intelekta analizo de ĥasida ekzegezo de la Torao. Ĉi tio emfazis la menson kiel vojo al internigado de mistika דְבֵקוּת (devekut, emocia fervoro), kontraste al la kreiva entuziasmo kaj kredo de ĝenerala ĥasidismo. Tiel oni povas tipe karakterizi la ĥabadajn skribaĵojn per ilia sistema intelekta strukturo, dum aliaj klasikaj tekstoj de mistika ĥasidismo kutime estas kompilaĵoj.