Tanjungbalai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanjungbalai
urbo de Indonezio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 165 763  (2015) [+]
Loĝdenso 2 739 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 58′ N, 99° 48′ O (mapo)2.966666666666799.8Koordinatoj: 2° 58′ N, 99° 48′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 60,52 km² (6 052 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Tanjungbalai (Indonezio)
Tanjungbalai (Indonezio)
DEC
Tanjungbalai
Tanjungbalai
Situo de Tanjungbalai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tanjungbalai [+]
vdr

Tanjungbalai [tanĝungbalaj] (antaŭe konata kiel Tanjungbalai-Asahan) estas urbego, ankaŭ marhavena urbo en insulo Sumatro, en provinco Norda Sumatro en Indonezio. Tanjungbalai konsistas el 6 distriktoj.

Kopio de la praa palaco de la sultanoj en Tanjungbalai

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tanjungbalai situas ĉe norda marbordo de la insulo ĝuste kie rivero enfluas maron (pli precize laŭ la rivero kaj ne laŭ la maro). Tebing Tringgi troviĝas 83, Pematangsiantar 85, provinca ĉefurbo Medano 143, Pekanbaru 329, Batam 513, Banda Aceh 575, Palembang 863, ĉefurbo Ĝakarto 1283, Bandungo 1401, Semarang 1618, Jogjakarto 1677, Surabajo 1832, Makassar 2358 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Tanjungbalai estis apartenaĵo de regno aŭ sultanlando. La loko estis strategia por homoj, kiuj volis vojaĝi kontraŭflue de la rivero. Sultanoj vivis ĉi tie inter 1620-1933. Dum la nederlanda kolonia epoko Tanjungbalai kreskiĝis kiel havenurbo. En 1917 ĝi ricevis pli altan statuson. Dominado de japanoj okazis inter 1942-1945, poste Indonezio proklamis sian liberecon. Tiam ĝi ricevis statuson aŭtonomia regiono, en 1957 municipan statuson.

Domo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tanjungbalai historie estas komerca urbo, nuntempe centro de plantejoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La indiĝenaj loĝantoj estis malajoj, poste alvenis batakoj kaj enmigrantoj el pluraj lokoj, eĉ ĉinoj kaj hinduoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantaro estas islama (86.30%), krome ekzistas pluraj kristanoj (7.51%), budhanoj (5.33%), katolikoj (0.79%), hinduoj (0.019%).

Kirko

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tanjungbalai trairan vojon kaj fervojon el Medano. La haveno servas la pasĝeran kaj kargan trafikon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tanjungbalai havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 1863 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vididindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans