Tankviro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tankviro
homo
Informoj
Sekso vira
Nacieco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo aktivulo
vdr

Tankviro (ankaŭ konata kiel nekonata protestantonekonata ribelanto) estis la kromnomo de ĉina viro, kiu staris antaŭ la tankan kolonon en Tiananmenaj placaj protestoj la 5-an de junio 1989.

La unua tanko provis manovri, sed la viro translokiĝis kaj blokis la tankon. La epizodo estis filmita, kaj iĝis furora ĉie en la mondo. Ĝi estas konsiderata ikoneca bildo internacie. En Ĉinio, la bildo estis cenzurita.

Ne estas realaj informoj pri la identeco aŭ sorto de la tankviro.

Jeff Widenerр.

La plej konata foto de la viro estis farita de raportisto de Associated Press Jeff Widener el la 6-a etaĝo de la Pekina Hotelo. En la bildo, senarma viro vidiĝas antaŭ la Tipo 59 tankkolono. La bildo de simpla ĉino kun sako opozicianta la tankojn eldonita en centoj da gazetoj kaj revuoj ekestis la simbolo de protesto kontraŭ la tiraneco de totalisma ŝtato.

En Aprilo 1998, la Time-gazeto inkludis la bildon de "tanka homo" en sia listo de la 100 plej influaj homoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]