Tanna grundokolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ino pentrita en 1774
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pampusana ferruginea | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() La ina specimeno estis pafita en la arbaro ĉe Port Resolution, kio estas la golfo okcidente de Ireupuow.
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Tanna grundokolombo, Pampusana ferruginea, konata ankaŭ kiel Forstera grundokolombo, estis specio de birdoj de la familio Kolombedoj, kiuj estis endemiaj de Tanna (Vanuatuo). Ĝia taksonomia aparteneco estas necerta, sed ĉe ĝia unua scienca studo fare de Johann Georg Wagler en 1829 ĝi estis klasifikita en la genron Gallicolumba (kiu inkludas grundokolombojn kaj korkolombojn); ĝia plej proksima parenco estas eble la Santakruza grundokolombo. Forster registris indiĝenan nomon mahk, preskaŭ certe de la Kwamera lingvo.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La taksonomia aŭtoritato ofte estas atribuita al Wagler (1829).[3] Tamen, kvankam la verko de Forster Descriptiones... estis finfine presita en 1844, iom da tempo post la disertaĵo de Wagler, la origina priskribo estis verkita en 1775 kaj tiel datas de antaŭ Wagler.[1][2]
La nomo de la genro estis ŝanĝita en 2019 al Pampusana Bonaparte, 1855, ĉar tiu nomo havas prioritaton.[4][5]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Tanna grundokolombo estis konata nur de du specimenoj, kiuj ambaŭ estas nun perditaj. La pli konata estis ino kiu estis skizita fare de Georg Forster ĉe Tanna dum la dua ĉirkaŭnavigado de James Cook tra la Suda Maro en aŭgusto 1774. Tiu pentraĵo povas esti vidita en la Naturhistoria Muzeo en Londono. La estonto de la specimeno estas nekonata. Alia specimeno, masklo, ĵus estis determinita kiel parto de la Banksa Kolekto ĉe la Naturhistoria Muzeo en Londono.[6] Kiel ĉe la ino, nur bildo nun pluvivas. La cirkonstancoj de la akiro kaj perdo de la birdo estas nekonataj. Laŭ la priskribo de Forster la ina specimeno havis longon de 27 cm.
La kapo kaj la brusto de la ino estis rustbrunaj. La dorso estis malhelruĝa ĝis purpura. La flugiloj havis malhelverdan nuancon, kun la primaraj plumoj brungrizaj kun mallarĝaj palaj randoj. La ventro estis griza. Ĉe la masklo, la frunto, superokula kaj malsupra partoj de la kapo, same kiel la gorĝo kaj la brusto, estis blankaj, kiel ĉe la nomiga raso de la Ruĝflugila grundokolombo, kaj ĝia ventro estis ruĝecnigra. La beko estis nigreca kun iomete ŝvelinta vaksaĵo. La iriso estis flaveca kaj la piedoj estis ruĝaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Forster, Johann Reinhold (1844): [Columba ferruginea] En: Heinrich Lichtenstein (eld.), Descriptiones animalium quae in itinere ad Maris australis terras per annos 1772, 1773 et 1774 suscepto collegit, observavit et delineavit Ioannes Reinoldus Forster. Berlin.
- ↑ 2,0 2,1 Forster, Johann Reinhold (1778–80) Reise um die Welt, etc.. 4 volumoj. Berlin
- ↑ Wagler, Johann Georg (1829): Beyträge und Bemerkungen zu dem ersten Band seines Systema Avium (Fortsetzung III). Isis von Oken 22(7): col. 738.
- ↑ (2016) “Pampusanna vs. Pampusana: a nomenclatural conundrum resolved, along with associated errors and oversights”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 136, p. 86–100.
- ↑ Pigeons. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 25a de Junio 2019 .
- ↑ Gibbs, David; Barnes, Eustace & Cox, John (2001): Pigeons and Doves. Pica Press, The Banks, ISBN 1-873403-60-7
Konsultitaj tekstoj
[redakti | redakti fonton]- Baptista, L.F.; Trail, P.W.; Horblit, H.M. (1997). "Columbiformes. Family Columbidae (Pigeons and Doves". En del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J. (eld.). Handbook of the Birds of the World. Vol. 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona, Spain: Lynx Edicions. pp. 60–243. ISBN 978-84-87334-22-1.
- Gibbs, David; Barnes, Eustace; Cox, John (2001). Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Sussex: Pica Press. ISBN 1-873403-60-7.
- Day, David (1981): The Doomsday Book of Animals. Ebury, London/Viking, New York. (ISBN 0-670-27987-0)
- Fuller, Errol (2000): Extinct Birds. Oxford University Press, Oxford, New York. (ISBN 0-19-850837-9)
- Stresemann, Erwin (1950): Birds collected during Capt. James Cook's Last Expedition. Auk 67(1): 66–88.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|