Büttenhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tannerhof)
Büttenhardt
Blazono de Büttenhardt
Blazono de Büttenhardt
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 45′ 0″ N 8° 39′ 0″ O / 47.75000 °N, 8.65000 °O / 47.75000; 8.65000 (mapo)Koordinatoj: 47° 45′ 0″ N 8° 39′ 0″ O / 47.75000 °N, 8.65000 °O / 47.75000; 8.65000 (mapo)
Areo 4,00 km²
Alteco 658 m super marnivelo
Poŝtkodo 8236
Komunumkodo 2914
Mapo de Büttenhardt
vdr

Büttenhardt estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 348 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Büttenhardt situas norde de la urbo Ŝafhaŭzo sur deklivo de la montoĉeno Randen. La komunumo Büttenhardt konsistas el la setlejoj Maulenhof, Tannerhof kaj Verenahof.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Büttenhardt limas en nordo al la komunumo Tengen (Baden-Virtembergo-Germanio) kaj Opfertshofen, en oriento al Lohn, en sudoriento al sureste al Stetten, en sudo al Ŝafhaŭzo kaj en okcidento al Merishausen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Büttenhardt atingeblas de Ŝafhaŭzo per la loka buso H24 de Schaffhauser Verkehrsbetriebe. La veturado per la buso de la vilaĝo-centro ĝis la stacidomo de Ŝafhaŭzo daŭras 22 minutojn. La busoj trafikas en duonhora kadenco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Büttenhardt datiĝas el la jaro 1238 sub la nomo Butinhart. En mezepoko la vilaĝo Büttenhardt konsistis el la tri bienoj Verenahof, Maulenhof kaj Tannerhof, kiuj estis sub la juridikcio de la Monaĥejo Paradies. En la jaro 1529 la jurisdikcio pri Tannerhof transiris de Paradies al Ŝafhaŭzo dum la jurisdikcio pri Maulenhof apartenis al la familioj Im Thurn kaj Peyer. Verenahof dume apartenis al la Grandukejo Baden kaj estis tial ĝis 1967 germana enklavo, kiu per ŝtata kontrakto transiris tiam al Kantono Ŝafhaŭzo.

Ĉe la fino de la dua mondmilito en la jaro 1945 oficiroj de al Waffen SS fuĝis al Verenahof esperante tie eskapi la areston fare de la alianciĝintaj trupoj. Post longa negocado kun svisaj negocistoj ili finfine kapitulaciis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]