Tanzania ruĝbeka kornbekulo
Plenkreska masklo en Tanzanio | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Tockus ruahae (Kemp & Delport, 2002) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Tanzania bucero[1] aŭ Tanzania ruĝbeka kornbekulo (Tockus ruahae) estas specio de birdoj. Ĝi estas el la ordo de Buceroformaj birdoj kaj familio de Buceredoj (latine Bucerotidae), kaj estas unu el dek specioj de la genro latine nomata Tockus. Ĝi troviĝas en centra Tanzanio kaj estis malkovrita de Robert Glen kaj Sue Stolberger en la Nacia Parko Ruaha, kio havigis la specian epiteton.[2] Ĉiuj kvin Ruĝbekaj buceroj aŭ Ruĝbekaj kornbekuloj estis iam konsiderataj samspeciaj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tanzaniaj ruĝbekaj buceroj estas malgrandaj buceroj en la grupo de la ruĝbekaj buceroj. Ili havas kurbajn, helruĝajn bekojn kiuj finiĝas per malgranda punkto de malhele oranĝa koloro. Ilia kristalino povas varii de hel-oranĝa al malhelflava kaj iliaj pupiloj estas kutime malhelnigraj. Kiel la plej multaj specioj de buceroj, ili havas mezgrandajn cirklojn de nigra haŭtaĵo ĉirkaŭ siaj okuloj, kaj en inoj kaj maskloj. Ili havas grizecblankajn kolojn kaj ventrojn kaj iliaj flugiloj, kiel ĉiuj ruĝbekaj buceroj, havas grandajn kaj malgrandajn blankajn makulojn ĉirkaŭitajn de nigraj plumoj. Iliaj vostoplumoj estas longaj kaj nigraj ekstere kaj blankaj interne.
Distribuo
[redakti | redakti fonton]Tanzaniaj buceroj troveblas en centra Tanzanio. Ili kutime troviĝas ripozantaj aŭ nestantaj sur arboj en arbaroj aŭ savanoj, kie ilia nutraĵo abundas.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]Maskla plenkreskulo en Nacia Parko Serengeti, Tanzanio |
jen en la nacia parko Ruaha, kiu aperas en la latina nomo |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, (ISBN 1-873403-32-1)
- J.C.T. Gonzalez, B.C. Sheldon, N.J. Collar, J.A. Tobias. 2013. A comprehensive molecular phylogeny for the hornbills (Aves:Bucerotidae). Molecular Phylogenetics and Evolution. 67(2): 468–483
- J. Del Hoyo, A. Elliot, J. Saragatal. 2001. Handbook of the Birds of the World. Barcelona: Lynx Editions
- Kemp, A.C. kaj W. Delport. 2002. Comments on the status of subspecies in the red-billed hornbill (Tockus erythrorhynchus) complex (Aves: Bucerotidae), with the description of a new taxon endemic to Tanzania. Annals of the Transvaal Museum, 39: 1–8.
- Delport, W., A.C. Kemp, kaj J.W.H. Ferguson. 2004. Structure of an African Red-billed Hornbill (Tockus erythrorhynchus rufirostris and T. e. damarensis) hybrid zone as revealed by morphology, behavior, and breeding biology. Auk 121: 565–586.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||




