Tanzanio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Tanzanio en la Olimpikoj ekde la jaro 1964 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1976, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto de preskaŭ ĉiuj afrikaj teamoj proteste pri la apartismo en Sud-Afriko. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis tanzaniaj partoprenantoj.

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte du medalojn: Temas pri 2 arĝentaj medaloj, ambaŭ atingitaj en atletiko. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 123-an rangon.

Kunordigas la teamon la Tanzania Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]