Tapiŝbedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tapiŝbedo en la kastela parko de Ciechocinek

Tapiŝbedo (ornambedo) estas bedo, kiu estas tiel dense plantita, ke la efiko donas tutan aranĝon de la bedo ne unusolaj aŭ kelkaj plantoj. La unuopa planto nur estas unu elemento en granda mozaika bildo. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

florhorloĝo kun horloĝa mekanismo en Zittau ĉe Fleischerbastei

Tapiŝbedoj jam estis laŭmodaj ekde la baroko. Libroj kun ekzemploj por tapiŝbedoj jam ekzistas ekde la 1853.[2] Tapiŝbedoj estas aktualaj en Germanujo ekde la dua duono de la 19a jarcento ĝis la unua mondmilito[3] En Francujo ili aktualas ankoraŭ pli longaj. Tapiŝbedoj nur estu ornamoj rekte apud la konstruado kaj la formo de la ornamaĵoj estu ligitaj al la konstruaĵo kaj monumento. La ornamaĵo ne estu tridimensia, kaj ĝi estu laŭeble plata kaj dudimensia. Tial la ĝardenistoj uzis plantojn, kiuj kreskas malaltaj kaj kompaktaj. La tiamaj ĝardenistoj malŝatis tapiŝbedojn tridimensiajn. Aliokaze la floroj, kiujn ili uzis, floru longe kaj laŭeble dum la tuta somero.[4] Speciala formo de tapiŝbedo estas plantitaj florhorloĝojblazonoj.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carl Hampel: Gartenbeete und Gruppen. Berlin 1901.
  • E. Levy: Muster-Album der modernen Teppichgärtnerei. 7. Aufl., Berthold, Leipzig 1900.
  • Tapiŝbedo. En: Meyers Konversations-Lexikon. 4. Auflage. Band 7, Bibliographisches Institut, Leipzig 1885–1892, S. .
  • W.A.C. Niemann: Der Teppichgärtner. Mit besonderer Berücksichtigung der Teppichbeete der Hamburger Internationalen Gartenbau-Ausstellung 1869. In: Die Gartenkunst 3 (1/1991), S. 17–28.
  • Clemens Alexander Wimmer: Die Kunst der Teppichgärtnerei. In: Die Gartenkunst 3 (1/1991), S. 1–16.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wimmer, p. 1.
  2. Wimmer, p. 4.
  3. Wimmer, p. 9f.
  4. En: Meyers.
  5. Wimmer, p. 9.