Tapiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Farado de tapiŝo en Agra, Barato.

Tapiŝo estas teksaĵo, teksita el lano aŭ nenaturaj fadenoj kaj servanta por kovri plankon.

Laŭ Francisko Azorín tapiŝo estas Tuko teksita per diverskoloraj fadenoj, por kovri orname muron, pargeton, tablon. Estas fama la gobelenaj tapiŝoj.[1] Li indikas etimologion el la greka tapes (tapeto), kaj de tie la latina tapes, tepetis. Kaj li aldonas la terminon tapeti, kovri per tapeto.[2]

Krom ornamaj celoj, tapiŝo povas esti uzita por redukti bruon kaj varmoperdon tra la planko. En domaj tapiŝoj kutime oni mastrumas kaj purigas per polvosuĉilo. En la pasinteco estis pli ofte uzi tapiŝbatilon.

Ekzistas du ĉefaj specoj de tapiŝoj laŭ taksado: varpo-vefto tapiŝoj, teksitaj per teksiloj de snuroj laŭvice horizentalaj kaj vertikalaj (la longitudinaj fadenoj estas nomataj varpo kaj la flankaj fadenoj estas vefto) kaj ligitaj tapiŝoj, kiuj estas ŝtofoj, sur kiuj ligiĝas densaj fadenaj bukloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj novaj arĥeologiaj malkovroj, la arto fari tapiŝojn estis iniciatita inter la popoloj de la stepo, konjekteble en Siberio, plurajn jarmilojn antaŭ Kristo, kaj de tie disvastiĝis en la tutan mondon.

Ĉefaj regionoj de elfarado kaj stiloj[redakti | redakti fonton]

Afganaj virinoj el la okcidenta parto de la lando montrantaj tradiciaj Adraskanajn Afganajn tapiŝojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 198.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]