Taranaki Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Loko de regiono Taranaki en la okcidenta parto de la Norda Insulo de Novzelando.

Taranaki estas unu el la 16 regionoj de Novzelando, kiu situas en la okcidenta parto de la Norda Insulo. Ĝi estas nomita laŭ la ĉefa geografia loko, nome la stratovulkano Monto Taranaki. New Plymouth estas la ĉefurbo, kaj en la New Plymouth Distrikto loĝas pli ol 65% de la regiona loĝantaro. New Plymouth, Inglewood kaj Waitara estas urboj en Norda Taranaki, kun Hawera, Stratford, Eltham kaj Opunake en Suda Taranaki.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vido de Monto Taranaki el Stratford. Fanthams Peak estas maldekstre de la ĉefa pinto. La bovo fone estas simbola de Taranaki kiel grava laktoprodukta regiono.

Taranaki estas sur la okcidenta marbordo de la Norda Insulo, ĉirkaŭas la vulkanan pinton de Monto Taranaki kaj konsistas de 7258 km². La du golfoj situataj nordokcidente kaj sudokcidente de Kabo Egmont estas la Norda Taranaki Golfeto kaj la Suda Taranaki Golfeto.

Monto Taranaki (alinome Monto Egmont), la dua plej alta monto en la Norda Insulo, estas la ĉefa geografia apartaĵo en la regiono. Legendo maoria diras, ke antaŭe Taranaki loĝis kun la centraj montoj de la Norda Insulo, kiuj nomiĝas Tongariro, Ngauruhoe kaj Ruapehu, sed foriris al la nuna loko post batalo kun Tongariro. Preskaŭ perfekta konuso, la lasta erupcio okazis en la mezo de la 18a jarcento. La monto kaj ĝiaj plej proksimaj ĉirkaŭaĵoj konsistigas la areon de la Egmont Nacia Parko.

La maorioj donis la nomon Taranaki al la monto antaŭ jarcentoj, kaj kapitano James Cook donis la nomon Egmont laŭ la Grafo Egmont el la admiralejo, kiu kuraĝigis sian ekspedicion. La monto havas du oficialajn nomojn, Monto Taranaki kaj Monto Egmont.

Pro kvanto da pluvo kaj riĉa vulkangrundo, la regiono estas escepte fekunda. Laktoproduktado superregas, kun granda fabriko de laktaĵaj ingrediencoj situa proksime al Hawera. Ankaŭ estas areoj de gaso kaj nafto, kaj surteraj kaj enmaraj.

Ĉar la tero de la regiono elstaras en la Tasmana Maro, blovas en la regiono nordaj, okcidentaj kaj sudaj ventoj, pro kio multe da lokoj por surfado kaj ventsurfado ekzistas.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la regiono estas 121 000 personoj laŭ Statistika Servo de Novzelando, aŭ 2.5% de la tutlanda loĝantaro (junio 2018).

Urbaj areoj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ duono de la loĝantaro loĝas en New Plymouth, kie Hawera estas la nura alia urbo regiona kun pli ol 10 000 loĝantoj.

Dum jarcentoj, la regiono havis fortan maorian ĉeeston. Lokaj Iwi (triboj) estas: Ngāti Mutunga, Ngāti Maru, Ngāti Ruanui, Taranaki, Te Āti Awa, Nga Rauru, Ngāruahinerangi kaj Ngāti Tama.

Kulturo kaj identeco[redakti | redakti fonton]

Proksimume 50.2% de la loĝantaro de Taranaki aliĝis al kristanismo, 2.7% kun nekristanaj religioj, kvankam 43.8% estas nereligiaj. De la kristanaj religioj, katolikismo estas la plej granda en Taranaki (15.5%), kaj anglikanismo la dua plej granda (13.5%).

Historio[redakti | redakti fonton]

Por kelkaj maoriaj triboj, la regiono hejmiĝis de la 13a jarcento. Post proksimume 1823, ili komencis kontaktiĝi kun eŭropanaj balenkaptistoj kaj komercistoj, kiuj alvenis per skuno aĉeti Flax (Phormium tenax, maorie: harakeke). En marto 1828, Richard “Dicky” Barrett (1807-1847) fondis komercejon en Ngamotu (nuntempe New Plymouth). Barrett kaj siaj kunkomercistoj, kiuj estis armataj per muskedoj kaj kanonoj, bonveniĝis al tribo Āti Awa pro ilia valoro en daŭraj militoj kontraŭ maorioj de la Regiono Waikato. Post sanga alfronto je Ngamotu en 1832, la plejparto de la 2000 loĝantoj de tribo Āti Awa ĉirkaŭ Ngamotu kaj Barrett migris suden al regionoj Kapiti kaj Marlborough.

En la malfruo de 1839 Barret revenis al Taranaki por agi kiel agento de aĉetado por la Novzelanda Kompanio, kiu jam komencis pluvendi la landon al tiuj angliaj setlontoj kiuj volis sekuri landpartan titolon. Barrett asertis, ke li negocis la aĉeton de areo etendante el Mokau al Kabo Egmont, kaj interne al la altaj fontoj de Rivero Whanganui, inkluzive de Monto Taranaki. Posta dokumento de vendado inkluzivis New Plymouth kaj la marbordajn areojn de Norda Taranaki, inkluzive de Waitara.

Setlado de eŭropanoj je New Plymouth komencis kun la alveno de la ŝipo de William Bryan en Marto 1841. Maoria kontraûstaro preventis pluan pligrandigon preter New Plymouth, sento kiu pliprofundis dum plifortigado de ligoj kun la Reĝa Movado. Tensio pri posedo da landparto daŭre kreskis, ĝis la komenco de la Unua Taranaki Milito ĉe Waitara en Marto 1860. Kvankam al la premado vendi la landparton de Waitara sekvis la malsateco de kolonianoj por tersurfaco en Taranaki, la pligranda senco de la konflikto estis la registara deziro imponi britian administracion, regularon kaj civilizacion al la maorioj.

La milito batalis per pli ol 3500 imperiaj soldatoj kiuj venis el Aŭstralio, volontulaj soldatoj kaj militantaro, kontraŭ maoriaj batalantoj kiuj fluktuis inter kelkcentoj kaj 1500. Mortintoj el la eŭropanaro taksitis je 238, kaj el la maorioj kalkulitis ĉirkaŭ 200.

Post unu jaro, malfacila militpaŭzo negociĝis, sed rompiĝis en aprilo 1863, kiam reboliĝis tensioj pri tersurfaca okupacio. Batalis 5000 militistoj en la Dua Taranaki Milito kontraŭ ĉirkaŭ 1500 viroj, virinoj kaj infanoj. La militstilo ege kontraŭis tion kio estis uzata en la konflikto de 1860-61, ĉar la militistaro forte ekposedis maorian landon per foririgado de loĝantoj, uzante strategion de bruligita tero, detruante vilaĝojn kaj kultivaĵojn de la maorioj. Dum militantoj antaŭiris, la registaro konstruis kreskatan linion de redutoj, kaj malantaŭe la kolonoj konstruis domojn kaj disvolvigis bienojn. Konfiskitis preskaŭ unu miliono da akreoj (4000 kvadrataj kilometroj) de tersurfaco.

La nuntempa ĉefa ŝoseo ĉe la interna flanko de Monto Taranaki sekvas la vojon kiun la koloniaj militantoj iris sub Generalmajoro Trevor Chute kiam ili malfacile marŝis el Patea al New Plymouth en 1866.

Kontraŭstaro de armataj batalantoj maoriaj daŭris en Suda Taranaki ĝis frue en 1869, sekvis per la batalanto Titokoraru, kiu reakiris landon suden preskaŭ ĝis Wanganui. Post dekjaro, spirita gvidanto Te Whiti o Rongomai, el Parihaka, komencis kampanjon de pasiva rezistado kontraŭ registara land-konfiskado, kiu kulminis per invado de koloniaj militantoj je 5a de novembro 1881.

La konfiskoj, poste agnoskitaj kiel maljustaj kaj kontraŭleĝaj laŭ la novzelanda registaro, komencis en 1865 kaj baldaŭ inkluzivis la tutan Taranaki Distrikton. Urbetoj, inkluzive Normanby, Hawera kaj Carlyle (Patea) estis fonditaj sur konfiskita tersurfaco kiel militaj setlejoj. La eldono de raporto de Tribunalo Waitangi pri ĉi tiu situacio en 1996 kaŭzis debaton pri la afero. Dum parolado al psikologoj, asistanta ministrino pri maoriaj aferoj, Tariana Turia komparis la subpremon de Taranaki-aj Maorioj al la holokaŭsto, kiu provokis fortegan reagon tra la tuta Novzelando, kun la tiama ĉefministrino Helen Clark inter la kritikantoj.