Tarcal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Tarcal

Tarcal estas vilaĝo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tokaj.

Mezo de Tarcal
Katolika preĝejo de Tarcal
Kapelo de Tarcal
Sinagogo de Tarcal
Kalvinana preĝejo de Tarcal
Monumento pri Jesuo en Tarcal

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas ĉe piedo de okcidenta parto de vulkana monto Tokaj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Miskolc-Nyíregyháza, inter urboj Szerencs kaj Tokaj. La monto estas 512 m-ojn alta. Tarcal nomiĝas Pordo de Tokaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko. Estas legendo pri la loko: la alvenintaj hungaroj en 895 faris ĉevalkonkurson al la monto. Figuro Tarcal venkis, longe la monto nomiĝis Tarcal. La vilaĝo estis menciita unufoje en 1278. Ĝi iĝis kampurbo en la 15-a j.c. Koncilio okazis en 1562. La hungara armeo en januaro de 1849 venkis la aŭstrojn. La germanoj okupis la regionon en 1944 kaj komenciĝis deportado de judoj. Iom poste oni donacis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Dum la socialismo ŝtata bieno kaj kolĥozo funkciis en la vilaĝo.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, 2 kuracejoj, apoteko, klubo de maljunuloj, komuna kuirejo, familihelpa servo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]