Tarim-baseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita foto de Tarim-baseno kun dezerto Taklamakan; en sudokcidento videbla etendiĝoj de Himalajo

La Tarim-baseno (ĉine 塔里木盆地) estas geografiaĵo en tre-okcidenta parto de Ĉinio, kun areo de ĉ. 530.000 km², tiel la plej granda baseno en Centra Azio.

Geografio

La baseno havas la longon de 1500 km en okcidenta-orienta direkto, larĝon de ĉ. 600 km en norda-suda direkto. Ĝi troviĝas en Ujgura Aŭtonoma Regiono Xinjiang, en alto de 780 en oriento (ĉe lago Lop Nor) ĝis 1410 m en sudo (ĉe Ĥotan).

Centra Azio kun Silka vojo

La baseno estas malfermita en direkto oriento al Ĉinio kaj Mongolio pro relative malaltaj montaroj, dum en aliaj direktoj ĉirkaŭas ĝin altegaj montaroj: norde Tianŝan (alto 7439), okcidente la Pamiro (Pik Ismoil Somoni, pinto 7495 m), en sudokcidento Karakorumo (K2, alto 8611 m) kaj sude la Kunlun (Kongur, alto 7719 m).

En centro de la Tarim-baseno etendiĝas la dezerto Taklamakan. La basenon trafluas la rivero Tarim.

Ekonomio

Oni malkvoris grandan nafto- kaj tergaskampon en mezo de la Taklamakano. Por ekspluati tiujn, oni konstruis asfaltitan vojon (10 mio USD/km), kiu trairas la dezerton de Luntai (Bügür) al Minfeng (Niya), en norda-suda direkto. Oni devas la vojon amabaŭflanke fortigi pro la lozaj sablodunoj kaj oni devas purigi daŭre la vojon.

Oazoj ekzistas ĉe rivero Tarim kaj ĉe ties alfluantoj same ĉe rando de la baseno.

Vidu ankaŭ