Le Tartuffe ou l'Imposteur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tartufo)
Le Tartuffe ou l'Imposteur
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Molière
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1669
Loko Francio
Ĝenro comedy
vdr

Tartufo (Le Tartuffe ou l'Imposteur) estas komedio kvinakta verkita en aleksandroj de Molière kaj premierita la 12an de majo de 1664

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Tartufo en bildo de la 19-a jarcento.

Orgono estas tre grava rolulo kiu estis falinta sub la influo de Tartufo (Tartuffe estas franclingva nomo de la trufo aŭ fungo kaŝita subgrunde), nome falsa bigoto, kiu celas alproprigi la havaĵojn de Orgono.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Fakte, la nuraj kiuj ankoraŭ ne konstatis la veran naturon de Tartufo estas Orgono mem kaj Madame Pernelle, lia patrino. Tartufo troigas sian religiemon kaj iĝis spirita direktoro de Orgono. Tiu trompulo krome celas edziĝi al la filino de lia bonfaranto, kaj samtempe klopodas allogi la duan edzinon de tiu, nome Elmira, multe pli juna ol sia edzo. Senmaskigita, li klopodos profiti donacojn (subskribitaj) kiujn Orgono estis transmitinta al li por klopodi elhejmigi tiun. Li eĉ venas antaŭ la reĝo, sed tiu, arestigas Tartufon ĉar li konstatas la trompemon de Tartufo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]