Tarzo (anatomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La supra (tarsus sup.) kaj malsupra (tarsus inf.) tarzoj en okulo
La supra (superior tarsus) kaj malsupra (inferior tarsus) tarzoj en okulo de homa kadavro

En anatomio, tarzo[1] (latine tarsus) estas unu el la du platoj de densa konekta histo, po unu en la supra kaj malsupra palpebroj.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu okulo enhavas du tarzojn, unu supran kaj unu malsupran. La tarzoj subtenas la formon de la palpebroj.

La homa supra tarzo estas proksimume 10 mm longa, kaj duonluneca. Ĝi estas konektita al la supra tarsa muskolo.

La homa malsupra tarzo estas proksimume 5 mm longa, mallarĝa kaj elipsa.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo tarzo devenas de la helena ταρσός “kadro por sekigi fromaĝon”. La osto tarso estas sametimologia kaj fakte homonima en latino (tarsus).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2020: tarzo
  2. Tarse palpébral (france). Larousse Médical.