Tasmania emuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tasmania emuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Ordo: Strutoformaj
Familio: Dromaiedoj
Genro: Dromaius
Specio: Dromaius novaehollandiae diemenensis
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Sinonimoj

Dromiceius novaehollandiae diemenensis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tasmania emuo (Dromaius novaehollandiae diemenensis) estas formortinta subspecio de la Emuo. Ĝi troviĝis en Tasmanio kie ĝi restis izolata dum la fina Pleistoceno. Male al aliaj insulaj emuaj taksonoj, nome la Reĝinsula kaj la Kanguruinsula emuoj, la populacio de Tasmanio estis grandebla, tio estas ke ne estis markita efiko de populacio de malgranda grando kiel ĉe la aliaj izolataj emuoj. Tiele la Tasmania emuo ne estis progresinta al la punkto kie ĝi povus esti konsiderata distinga specio, kaj eĉ ties statuso kiel distinga subspecio ne estas ĝenerale akceptita ĉar ĝi koincidas kun la kontinentaj birdoj laŭ mezuroj kaj laŭ la eksteraj karakteroj uzitaj por distingi ĝin – blankecaj anstataŭ nigraj antaŭkoloj kaj gorĝo kaj senpluma kolo – ŝajne esta, kvankam rare, en kelkaj kontinentaj birdoj. Estas sugestoj, ke la birdo estis iomete pli malgranda ol la moderna emuo, sed konflikte, alia pruvaro (inklude priskribojn de restoj de la Pleistoceno) indikas, ke ambaŭ estis similaj laŭ grando.[1] Nune, ĝi estas ŝajne konata nur el ostoj el subfosilioj, ĉar la haŭtaĵoj kiuj iam ekzistis perdiĝis.

Formorto

La Tasmania emuo estis, kiel la kontinentaj birdoj, ĉasataj kiel plago. Krome la praktiko incendii herbejojn kaj arbustarojn por helpi prepari teron por agrikulturo senigis la birdojn el habitato. En 1838, 2 haŭtaj specimenoj estis ricevitaj de la Brita Muzeo. La subspecio iĝis formortinta ĉirkaŭ 1850, sed tiu dato ne estas tre preciza: kontinentaj birdoj estis enmetitaj post la malapero de diemenensis' (kaj eble eĉ kiam la lastaj birdoj de la tasmania subspecio estis ankoraŭ vivantaj, okazigante hibridon kaj sekvan malaperon), sed la historio de emuaj enmetoj al Tasmanio ne estas sufiĉe dokumentita por permesi pli precizan datadon de la malapero de diemenensis. Ĉu vidaĵo de 1865 kaj ĉu kaptivaj specimenoj kiuj estis mortintaj en 1873 estis el tiu subspecio ne estas certa. La specimenoj de la Brita Muzeo apartenis al kolekto kiu suferis pro malbona preparado kaj/aŭ stokado jam en 1906, kaj ili ne povis esti trovitaj en 1959. Supozita tria specimeno de Frankfurto estas erare atribuita al tiu subspecio (Steinbacher, 1959).

Notoj

  1. doi 10.1371/journal.pone.0018728
  • Le Souef, William Henry Dudley (1907): [Description of Dromaius novaehollandiae diemenensis]. Bull. Brit. Ornithol. Club 21: 13.
  • Steinbacher, Joachim (1959): Weitere Angaben über ausgestorbene, aussterbende und seltene Vögel im Senckenberg-Museum. Senckenbergiana Biologica 40(1/2): 1-14. [Artikolo en germana]