Tasos Livaditis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tasos Livaditis
Tasos Livaditis.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1922 (1922-04-20)
en Ateno
Morto 30-an de oktobro 1988 (1988-10-30) (66-jara)
en Ateno
Lingvoj moderna greka
Ŝtataneco Grekio
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno
Familio
Frat(in)o Alekos Livaditis
Okupo
Okupo poeto • aŭtoroverkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Anastasios-Pandeleimon "Tassos" Livaditis (en greka: Αναστάσιος-Παντελεήμων "Τάσος" Λειβαδίτης; 1922–1988) estis greka poeto, kiu naskiĝis en la 15-a de Aprilo 1922 en Ateno. Li havis tri fratojn kaj unu fratinon, ĉiuj pli maljunaj ol li. Lia patro estis komercisto kaj li vivis feliĉan infanecon.

En 1940 li enskribiĝis en la fakultato pri juro de la Atena Universitato, sed en la posta jaro okazis la germana okupacio de Grekujo, do li forlasis sian studadon kaj aliĝis al la rezistado. En 1943 forpasis lia patro.

Post la liberiĝo en 1944 li daŭris sian politikan aktivadon en la maldekstra flanko kaj pro tio en 1945 li estis arestita sed poste liberigita. En 1946 li edziĝis al Maria Stoupa kaj publikigis sian unuan pomeon  “Tο τραγούδι του Xατζηδημήτρη" (La kanto de Haĝidimitiri).

En 1948 dum la enlanda milito oni lin denove arestis kaj sendis al Limnos insulo, de kie, post la finigo de la enlanda milito en 1949, oni lin translokiĝis al Makronisos insulo, kie oni tenis la maldesktremulojn. Li multfoje estis pridemandita denunci siajn agadojn sed li ĉiam rifuzis. Do fine oni sendis lin al la malliberejo sur Agios Efstratios insulo kaj pli poste al Haĝikostas malliberejo en la ĉeftero. En la jaro 1951, kiam mortis lia patrino, li subskribis sian denuncon kaj estis liberigita.

En 1954 li komencis verki kiel literatura kritikisto en la ĉefa maldekstra ĵurnalo Avgi (tagiĝo) ĝis la jaro 1967. Dum siaj jaroj en malliberejo li verkis multajn poemojn el kiuj la “Ventoj en la vojkruciĝo de mondo” publikigita en 1955 estis taksita “renversema” kaj pro tio li estis arestita sed la juĝejo punliberigis lin. La poemo gajnis la Unuan Premion pri Poezio en la Varsovia Monda Junul-Festivalo en 1955.

La puĉo de la 21-a de aprilo 1967 lasis lin senlabora. Sed en 1965 li komencis verki sub diversaj kaŝnomoj en la popularaj grandnombraj ĵurnaloj de la tempo. Ekzemple “Fantasio” dungis multajn maldekstremajn verkiston, redaktistojn ktp., malgraŭ la politika risko.

Lia poezio dum longa tempo restis ne konata ekster Grekujo ĝis kiam lia poemkolekto “La blindulo kun lampo” estis samtempe publikigita en la angla. Kritikistoj konstatis, ke malgraŭ lia politika idelogio, liaj poemoj estas metafizikaj kaj iras preter materiismo.

Li kun verkisto Kostas Kotzias komune verkis scenaron por la unua greka filmo de nov-realisma kinarto, “Najbarejo la sonĝo”, kiun direktis kaj ludis Alekos Aleksandrakis, kaj kiu aperis en la kinejoj en 1961. La aŭtoritatoj prokrastis ĝian montriĝon sed pro la fakto, ke la muzikon de la filmo komponis Mikis Theodorakis en la komenco ĝi estis permesita montriĝi nur en la kinejoj de Ateno. Malgraŭ la cenzurado kaj la perditaj partoj de la filmo oni ĝin taksas kiel mejloŝtono en la historio de la greka kino.

Dum liaj 1940-aj jaroj en ekzilo li konatiĝis kun Mikis Theodorakis, kiu pli poste komponis muzikon por multaj el la poemoj de Livaditis. Kaj Livaditis ofte akompanis al Theodorakis en liaj turnejoj dum kiuj li ankaŭ recitis siajn poemojn.

Livaditis forpasis en la 30-a de oktobro 1988 en la Atena Ĝenerala Malsanulejo pro ĥirugioj pri aorto aneŭrismo.

«Kaj iutage mi deziras, ke oni surskribu sur mian tomboŝtonon: Li vivis ĉe la limoj de nedifinita aĝo kaj mortis pro malproksimaj aferoj, kiujn li iam vidis en necerta sonĝo» (Εξομολόγηση, Τα χειρόγραφα του Φθινοπώρου -  Konfeso, La manuskriptoj de Aŭtuno).

Poemo[redakti | redakti fonton]

Vento de novembro


Sed nun vesperiĝis.

Ni fermu la pordon

kaj mallevu la kurtenojn

ĉar venis la tempo de kontado.


Kion ni faris en nia vivo?

Kiuj ni estas?

Kial vi kaj ne mi?


Estas longa tempo,

ke neniu frapis nian pordon

kaj la poŝtisto

ne aperis ekde jarcentoj.


Ho! Kiom da leteroj,

kiom da poemoj,

kiujn foprenis la vento de novembro.


Kaj se mi malŝparis mian vivon,

mi malŝparis ĝin por sensignifaj aferoj:

iu vorto aŭ iu ŝlosilo,

iu hieraŭo aŭ iu morgaŭo.


Tamen miaj noktoj

havas ĉiam iun aromon de violeto

ĉar mi rememoras.


Kiom da geamikoj, kiuj foriris

sen lasi adreson,

kiom da vortoj sen respondaj,

kaj la muziko mi pensas,

ke ĝi estas la aflikto de tiuj,

kiuj malatingis enamiĝon.


Ĝis en la fino restas nenio,

sed nur iu malklara memoro

el la pasinteco

(kiam ni vivis?)

kaj en ĉiu venanta printempo

mi ploras ĉar baldaŭ ni foriros

kaj neniu rememoros nin.


-- poemo el la libro “La manuskriptoj de Aŭtuno

-- tradukis Vasil Kadifeli, Turkio