Tatlingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tatlingvo
sekreta lingvoludo
vdr

La tatlingvo (angle Tutnese, Yuckish, aŭ Double Dutch) estas anglalingva lingvoludokodo. Ĝi estiĝis dum la epoko en usona historio, kiam estis kontraŭleĝe instrui legi aŭ skribi al sklavoj. Per tiu lingvaĵo la sklavoj povis instrui unu al aliaj kiel literumi la anglajn vortojn, kaj samtempe kaŝi la sencon de siaj frazoj kontraŭ malamikaj oreloj. Post la liberiĝo de la sklavaro, la tatlingvo restis uzata kiel lingvoludo inter infanoj (simile al la pli ĝenerale konata "porka latino"), kaj kiel rimedo por privatigi konversaciojn inter maturuloj (ekzemple por ke (blankulaj) policanoj ne komprenu).[1]

Reguloj[redakti | redakti fonton]

En la tatlingvo, oni prononcas la vokalojn sianome, sed ĉiun konsonanton anstataŭas silabo; jena tabelo montras eblan silabaron por la angla lingvo, sed laŭ pli komprenebla literumo por esperantistoj; plejparte la a-vokaloj en la silaboj fakte estas ŝvaoj:

Litero Eblaj silaboj Litero Eblaj silaboj Litero Eblaj silaboj Litero Eblaj silaboj
A ej H Hash, hutch O o(ŭ) V Vav
B bab I aj P pab/pap W ŭak/ŭaŝ
C kaŝ/kaĉ J ĝej/ĝag Q kŭak/kju X eks/ksaks
D dad K Kak R rag, rar Y jab/jak
E i L Lal S sas Z zab/zag
F faf/fad M Mam T tat
G gag N Nan U juŭ

Duoblajn literojn en vorto oni ne prononcas dufoje, sed kiel unu litero kun prefikso skŭa- (skŭat- antaŭ vokalo), do ekzemple "bookkeeper" eldiriĝas kiel "babskŭatoskŭakakskŭatipapirag".[2]

Iuj tatlingvanoj diras la unuan silabon de ĉiu interpunkcia signo, do "pir" por "." (angle "period"), "kŭe" por "?" (angle "question mark"), "kam" por "," (angle "comma"), ktp. Intervortajn spacojn oni ne eldiras.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

La poeto Maya Angelou mencias ke ŝi lernis la tatlingvon kiel knabino en la unua volumo de sia aŭtobiografio, I Know Why the Caged Bird Sings. Ŝi kaj ŝia amikino Louise "pasigis tedajn horojn instruante al ni la tatan lingvon. Vi (Vavi) scias (sascaciasas) tion (tationan). Ĉar ĉiuj aliaj infanoj parolis porkan latinon, ni estis super ili ĉar la tata estis malfacile parolebla kaj ankoraŭ pli malfacile komprenebla."[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tut Language — American Speech
  2. King Tut Language. Greig Roselli. Alirita 8 February 2016.
  3. Angelou, Maya. (1969) I know why the caged bird sings. Nov-Jorko: Bantam Books.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tutnese en la angla Vikipedio.