Tatoj
Aspekto
| Tatoj | |
|---|---|
| etno | |
| Iranaj popoloj | |
| Suma populacio | |
| 30 000 | |
| Ŝtatoj kun signifa populacio | |
| Lingvo(j) | |
| tata lingvo | |
Tatoj estas kaŭkazia etno, loĝanta en Dagestano kaj Azerbajĝano. La totalo de tatoj estas eble 30-40 mil personoj; plejmulto loĝas en urboj Derbent kaj Maĥaĉkala.
Tatoj devenas el iranaj triboj, kiuj venis al Kaŭkazio de teritorio de moderna Irano ĉirkaŭ la 5-a jarcento p. K.
Ekzistas 3 tradiciaj etnaj grupoj de tatoj:
- islamanoj;
- kristanoj;
- judoj (konataj ankaŭ kiel montaraj judoj).
Pri la ekesto de la lasta grupo, la montaraj judoj, ĝis nun ekzistas du vidpunktoj: ankoraŭ ne klaras, ĉu tiu grupo estas tatoj, konvertiĝintaj al judismo, aŭ judoj, akceptintaj la tatan lingvon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filip Noubel (2023-06-25) Montaraj judoj: rigardo al la vivo de unu el la minoritatoj en Azerbajĝano (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-06-30. Alirita 2023-10-28 .
