Tatu Vanhanen
Tatu Vanhanen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1929 en Ozyorskoye |
Morto | 22-an de aŭgusto 2015 (86-jara) en Nurmijärvi |
Lingvoj | angla • finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Tampere |
Familio | |
Infano | Matti Vanhanen |
Okupo | |
Okupo | sociologo • politikologo • universitata instruisto • verkisto |
Verkoj | IQ and the Wealth of Nations |
Tatu VANHANEN (1929–2015) estis asistanta profesoro en la Universitato de Tampere en Finnlando. Li fariĝis konata aparte pro siaj esploraĵoj pri rasdiferencoj en inteligenteco. En la libroj "IQ and the Wealth of Nations" (2002) kaj "IQ and Global Inequality" (2006) li kaj brita Richard Lynn asertas, ke inteligentdiferencoj kaŭzas la ekonomian malegalecon inter landoj. En 2005 la ĵurnalo Helsingin Sanomat publikigis lian vastan intervjuon, kiu kaŭzis eĉ skandaleton en Finnlando. Vanhanen proponis, ke iuj blankhaŭtuloj transloĝiĝu al malriĉaj landoj kun nigra plimulto kaj tie prenu la politikan forton por ke tiuj landoj riĉiĝu. Vanhanen asertis ankaŭ, ke la ekonomiajn diferencojn inter suda Eŭropo kaj meza kaj norda Eŭropo kaŭzas tio, ke sudeŭropanoj ne estas tiel inteligentaj kiel mez- kaj nord-eŭropanoj. Laŭ Vanhanen kaj Lynn, en multaj afrikaj landoj la meza inteligenteco estas do malalta, ke ekzemple en la Nordio, Britio kaj Germanio, plenkreskulo kun tiel malalta IQ estas difinita kiel iomete mense malrapida.
Unu el liaj filoj estas Matti Vanhanen, kiu estis ĉefministro de Finnlando en 2003–2010. En la artikolo de Helsingin Sanomat en 2005 multajn fojojn estis menciita ankaŭ Matti. Iuj liaj politikaj apogantoj koleriĝis kaj asertis, ke redaktoro de Helsingin Sanomat faris tian artikolon pri Tatu Vanhanen nur por ke finnaj voĉantoj komencos kredi, ke Matti Vanhanen estas pri sia pensado samtipa ol sia patro kaj tial liaj ebloj en politiko malpliu. Matti Vanhanen ne forte publike partoprenis en diskuto pri asertoj de sia patro.
Tatu Vanhanen-on estis demandita, ke ĉar la svedlingva malplimulto de Finnlando estas pli riĉa kaj pli prospera ol la finnlingva plimulto, ĉu svedlingvaj finnoj estas do pli inteligentaj ol finnlingvaj finnoj. Oni atentigis, ke Alando, la sola unulingva svedlingva provinco, estas la plej riĉa el la finnaj provincoj – ĉu do oni elektu svedlingvajn, preere alandajn, komunestrojn gvidantojn en la malriĉaj municipoj de orienta Finnlando, por ke la municipoj fariĝu pli riĉaj?