Tauraco
Fiŝera turako, Tauraco fischeri
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tauraco estas genro de birdoj en la familio Musofagedoj. Ili estas specioj de Subsahara Afriko. Ili estas la "tipaj" aŭ verdaj turakoj'; kvankam ilia plumaro ne ĉiam estas verdaj, la ĉeesto de gravaj kvantoj de turakoverdin-kolora plumaro ĝenerale apartigas la speciojn de Tauraco disde aliaj Musofagedoj. La specioj de la genro Tauraco estas la nuraj vivantaj birdaj taksonoj kiuj havas gravajn verdan pigmenton, ĉar la verda koloro de multaj papagoj ktp., devenas el la struktura koloro, ne de pigmento. Ilia genronomo devenas el indiĝena nomo en okcidentafrika lingvo.[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genro Tauraco estis enkondukita en 1779 fare de la pola natursciencisto Jan Krzysztof Kluk.[2] La tipa specio estis poste elektita kiel Gvinea turako.[3]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Ĝi enhavas la jenajn 13 speciojn:[4]

- Gvinea turako, Tauraco persa (Linnaeus 1758) Okcidenta kaj Centra Afriko, kun teritorio el Senegalo orienten ĝis DRKongo kaj suden ĝis norda Angolo. LC
- T. p. buffoni (Vieillot, 1819)
- T. p. persa (Linnaeus, 1758)
- T. p. zenkeri (Reichenow, 1896)
- Livingstona turako, Tauraco livingstonii (Gray 1864) Sudorienta Afriko: Burundo, kaj el suda Tanzanio ĝis orienta kaj suda Malanio, orienta Zimbabvo, vaste en Mozambiko kaj laŭlone la marbordo de Sudafriko. LC
- Ŝaloŭa turako, Tauraco schalowi (Reichenow 1891) Zambio, centra Angolo, suda DRK, kaj altaj teroj de suda Kenjo, norda kaj okcidenta Tanzanio kaj okcidenta Malavio. LC
- Knysna turako, Tauraco corythaix (Wagler 1827) Sudafriko. LC
- Nigrabeka turako, Tauraco schuettii (Cabanis 1879) DRKongo, Ugando, Okcidenta Kenjo, Burundo, Ruando kaj Suda Sudano. LC
- Rosa turako, Tauraco rossae (Gould 1852) Kameruno ĝis Suda Sudano kaj okcident Kenjo suden ĝis Angolo kaj Bocvano. LC
- Fiŝera turako, Tauraco fischeri (Reichenow 1878) Kenjo, Somalio, kaj Tanzanio. NT
- Flavbeka turako, Tauraco macrorhynchus (Fraser 1839) Angolo, Kameruno, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, kaj Sieraleono. LC
- Hartlauba turako, Tauraco hartlaubi (Fischer & Reichenow 1884) Kenjo, Tanzanio, kaj Ugando. LC
- Viola turako, Tauraco violaceus (Isert 1788) Senegalo kaj Gambio ĝis Ĉado kaj Centrafrika Respubliko. LC
- Blankakresta turako, Tauraco leucolophus (Heuglin 1855) orienta Niĝerio kaj okcidenta Kenjo. LC
- Ruĝkresta turako, Tauraco erythrolophus (Vieillot 1819) Angolo. LC
- Banermana turako, Tauraco bannermani (Bates 1923) Kameruno. EN
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Carnaby, Trevor. (2008) Beat about the bush: Birds, 1‑a eldono, Johannesburg: Jacana. ISBN 9781770092419.
- ↑ Kluk, Krzysztofa. (1779) Zwierzat domowych i dzikich, osobliwie kraiowych. Historyi naturalney poczatki i gospodarstwo. Tom. II. Z figurami. O ptastwie (Polish). Warsaw: Drukarni J. K. Mości i Rzeczypospolitey u XX. Scholarum Piarum.
- ↑ (1940) Check-List of Birds of the World 4. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
- ↑ Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 3a de Julio 2021 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


