Tav (hebrea alfabeto)


Tav (hebree טֵית) estas la dudekdua kaj lasta litero de la hebrea alfabeto. Ĝia nombra valoro estas 400.
En moderna hebrea lingvo, jam ne plu ekzistas distingo inter la prononco de Tav kaj Tet. Tav estas ĝuste tradukita en la fonetika transskribo de sistemo IFA kiel [t], sekve ĝi estas prononcata kiel la esperanta "t".
Origine, oni distingis inter "malmola" kaj "mola" Tav (depende de la punkta aldonaĵo Dageŝo), kie la mola Tav respondas al la angla "th" [θ]. La akademia transliterumo de la mola Tav estas "ṯ" ("t" kun linio sube). Tamen, ĝi ofte estas transliterumita kiel th. Ĉi tiu distingo daŭras en la aŝkenaza prononca tradicio de la hebrea, same kiel en la jida, kie la "malmola" tav estas prononcata kiel t kaj la "mola" tav kiel s.
Historio
[redakti | redakti fonton]La tav estas konsonanto kies skriba formo origine devenas de markilo (x aŭ +); ĉi tiu signifo de "tav" (taŭ) konserviĝis en la libro de la profeto Ezekiel (ĉapitro 9, versoj 4 kaj 6) kaj en la libro de Job (ĉapitro 31, verso 35). La greka litero taŭ devenas de la hebrea tav, kaj de ĉi tio la latina t.
En komputiko, la unikoda signonumero estas U+05ea, kaj en la sistemo HTML, la Hiperteksta Marklingvo, ĝi skribiĝas «ת», do «ת».