Tavereta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tavereta
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso ina
En hieroglifoj
X1G1G36
D21
X1I12
Transskribo Ta-urt
Dio de nasko
Kulto
Edzo/Edzino Setho
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Taweret
vdr

Tavereta (La Granda) estas diino de la fekundeco, protektanto de gravedulinoj. Ŝi ankaŭ estis ĉiela diino, la "Misterulino de la horizonto" en la egipta mitologio.

Tavereta estis reprezentita kiel nigrohaŭta gravedulino, kun kapo de hipopotamo aŭ de virino, kornoj kaj suna disko, kaj grandaj mamoj, piedoj de leono kaj vosto de krokodilo. Ankaŭ kiel porkino.

Tavereto estis filino de Reo kaj la patrino de Iziso kaj Oziriso. Tavereta helpis Horuson en lia lukto kontraŭ Setho. Ŝi estis la kunulino de Setho, laŭ Plutarko.

Ŝia nomo Ta-urt, signifis "La Granda", sed kiel ĉiela dio portis la titolon "Misterulino de la horizonto" kaj estis reprezentita per stelo de la norda hemisferio de la ĉielo. Tavereto estis tre kultata en Karnak, Heliopolo, Abu Simbel kaj Gebel Silsileh. La gravedulinoj portis amuletojn kun ŝia bildo por favorigi la abundecon je patrina lakto[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilkinson, Richard H.. (2003) The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt. Thames & Hudson. ISBN 0-500-05120-8. angle