Tajasuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tayassu tajacu)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tajasuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Artiodaktiloj Artiodactyla
Familio: Tajasuedoj Tayassuidae
Genro: Tajasuo Tajassu
Tayassu tajacu
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tajasuo (Tayassu tajacu) estas panamerika mamulo kiu alpartenas al la trispecia samnoma genro Tajasuoj (latine Tayassu), al la familio Tajasuedoj kaj al la ordo de la artiodaktuloj. Ĝia nomo devenas el la tupia lingvo kaj signifas dentegulo. Kvankam la tajasuo similas surface al la apro (Sus scrofa), estas pluraj morfologiaj karakterizoj kiuj ĝin diferenciigas de la aproj:

  • dorsa odoroglando
  • vostospuro
  • krura osto estas la sama ol la de la piedo
  • malgranda hepato
  • manko de gala veziko
  • faka stomako
  • malgrandaj kaninoj kiuj kreskas rekte kaj suben

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Tajasuo venas de la tupia vorto taîasu (t-aîa-su) kaj signifas "grandaj dentoj".[1]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La dieto de la tajasuoj dependas je la disponebleco de manĝaĵo. En aridaj regionoj de Usono ili manĝas plantojn de la genro Opuntia. En Brazilo, en la kaatingo kaj en la cerado, ĝia dieto inkludas radikojn, semojn kaj fruktoj. En la tropikaj arbaroj la tajasuoj estas fruktomanĝantaj. Cetere la tajasuoj manĝas ankaŭ larvojn, insektojn, amfibiojn, reptiliojn, ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Navarro, Eduardo de Almeida. (2013) Dicionário de Tupi Antigo, 1‑a eldono (brazilportugale), p. 457.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]