Saltu al enhavo

Teatra Akademio Helsinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatra Akademio Helsinko
teatra lernejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1979 vd
Antaŭe Q98949407 vd
Geografia situo 60° 10′ 52″ N, 24° 57′ 31″ O (mapo)60.181124.9587Koordinatoj: 60° 10′ 52″ N, 24° 57′ 31″ O (mapo)
Lando(j) Finnlando vd
Situo Helsinko
Adreso Haapaniemenkatu 6, 00530 Helsinki
Teatra Akademio Helsinko (Helsinko)
Teatra Akademio Helsinko (Helsinko)
DEC
Map
Teatra Akademio Helsinko
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Teatra Akademio Helsinko aŭ plej fidele tradukite Teatra Altlernejo (finna: Teatterikorkeakoulu; sveda: Teaterhögskolan) estas la nura altlernejo de prezentaj artoj en Finnlando. La Teatra Akademio estis kreita en 1979 tra fuzio inter Suomen Teatterikoulu, la antaŭa finnlingva Teatra Lernejo, kaj Svenska Teaterskolan, la antaŭa svedlingva Teatra Lernejo, kiuj ambaŭ ĉiam agis en Helsinko.

Komence de 2013, la Teatra Akademio Helsinko estis unuigita kun la Arta Akademio Helsinko kaj la Akademio Sibelius por formi la Universitaton de la Artoj Helsinko.[1]

Gradigaj programoj

[redakti | redakti fonton]

La Teatra Akademio ofertas la plej bonan instruadon en Finnlando en la kampoj de danco kaj teatro kaj ankaŭ aktivas en esplorado en tiuj fakoj. En la teatra akademio eblas kompletigi bakalaŭron kaj magistron kaj doktoriĝo pri aktorado en la finna kaj la sveda, kaj ankaŭ pri dramaturgio, danca arto (danco kaj koregrafio), scenteknologio kaj same ankaŭ en danca kaj teatra pedagogio. Nun ofertatas dek unu gradigaj programoj kaj plurkaj daŭraj edukaj kursoj. Proksimume 400 studentoj studas en la teatra akademio. Diplomiĝinto de la Teatro-Akademio havas la titolon aŭ "magistro de teatra arto" aŭ "magistro de danca arto".

La teatra akademio estas altlernejo por aktorado ekde ĝi estis fondita en 1979, por danco ekde 1983, por lum- kaj sondezajno ekde 1986 kaj ankaŭ por prezentado de arto ekde 2001. Nuntempe servas kiel rektoro la dancistino kaj koreografo Paula Tuovinen (filozofia majstro) kaj, kiel vicrektoro, la svedlingva profesoro pri dramo Erik Söderblom. La teatra akademio eldonas la revuon Teatterikorkea-lehti ("Teatrokolegia folio", atentu ke nomi bultenon "folio" oftas en Finnlando, plia ekzemplo estas ekzemple la bulteno de la landa asocio de UEA, kiu nomiĝas Esperantolehti).

La teatra akademio enscenigas proksimume 40 premierojn ĉiun jaron. La prezentadoj estas publikaj - pli detalaj informoj troveblas en la retejo de la Teatra Akademio.

La tereno de la teatra akademio troviĝas ĉe la adresoj Haapaniemenkatu 6 (centraj konstruaĵoj) kaj ĉe Lintulahdenkatu 3 (scena tekniko, lumigado kaj akustiko) en la norda urbodistrikto Sörnäinen. La konstruaĵoj en Haapaniemenkatu ekfunkciis en 2000, kaj la kampuso en Lintulahdenkatu estas en uzo ekde 2007. La ĉefkonstruaĵoj inkludas grandan teatrohalon por prezentoj kaj grandan bibliotekon specialiĝantan pri prezentaj artoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]