Teatra kurteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fermita teatra kurteno en la teatrejo Al Hirschfeld en Manhatano, Novjorko, Usono
Theatro Municipal do Rio de Janeiro, pentraĵo de Eliseu Visconti (1908)

La teatra kurteno en ĝenerala lingvouzo kutime estas la granda, antaŭa kurteno de teatreja scenejo, kiu povas esti mallevita kaj tiam dividas la publikejon de la scenejo. Ekzistas teatraj kurtenoj unupartaj, kiuj malleviĝas de supre, kaj kurtenoj du-partaj, kiuj (pli aŭ malpli malleviĝante) fermiĝas de ambaŭ flankoj de la scenejo. Falo (aŭ pli ĝenerale fermo) de la kurteno interalie signifas finon de la akto de teatraĵo, kvankam ankaŭ ene de unu akto cele al redekoro de la scenejo dumtempe povas esti fermita la kurteno. Prezentaĵo (parolado, pantomimo, kanto aŭ simile) antaŭ la fermita kurteno, kiu ligas de unu akto al alia, nomeblas interakto.

Principe, kontraste al la ĝenerala lingvouzo, kompreneble ankaŭ la malantaŭaj kurtenoj de la teatraj scenejoj, kiuj apartenas al la kuliso, kalkuleblas sub la vorto "teatra kurteno".

Simbola signifo[redakti | redakti fonton]

En metafora senco la nombro de fermoj de la teatra kurteno post teatra prezento estas mezurilo por la kvanto je aplaŭdo fare de la publiko. Dum daŭra aplaŭdado la kurteno plurfoje malfermiĝas, por ebligi la rigardon al la aktoroj, kaj refermiĝas, barante tiun vidon – aŭ la aktoroj paŝas antaŭ la fermitan antaŭan kurtenon, por akcepti aplaŭdon, foriras, kaj ripetas la reelvenon kaj reforiron se la aplaŭdo pludaŭras. Ĉiu el tiuj aperoj de la aktoroj nombratas kiel "kurtena apero". Laŭdire la baletaj artistoj Margot Fonteyn kaj Rudolf Nurejev ricevis 89 "kurtenajn aperojn" dum la jaro 1964 post prezento de la baleto Cignolago en la Ŝtata Operejo de Vieno.