Teatrejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
interno de la Teatro alla Scala en Milano

La teatrejo kiel arkitekture tipa formo de konstruaĵo evoluis en antikva Grekio, kun vicoj de seĝoj komence cirkle, poste duoncirkle aranĝitaj en la publikejo, kun orkestrejo – kutime malaltigita – antaŭ tiuj seĝovicoj, kaj kun scenejo plialtigata, kie agas la teatraj aktoroj. Kutimiĝis aranĝi la orkestrejon en formo de "fosaĵo" inter publikejo kaj scenejo. La teatrejo estis tiel konstruata, ke ĉiuj spektantoj bone kapablis aŭdi la paroladon kaj kantadon scenejan. Teatraj aktoroj rajtis esti nur viroj – ili pere de pezaj manteloj kaj maskoj ankaŭ ludis virinajn rolojn. La teatrejoj antikvaj kutime estis subĉielaj kaj ricevis la kategorian nomon amfiteatro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Mezepoko teatro estis ludata survoje en placoj, antaŭpreĝejaj atrioj kaj foje ene de la preĝejoj mem kaze de religia teatro. Tiutempe la kompanioj aŭ teatraj grupoj estis malmultnombraj, foje konsistantaj de nur du homoj, kiuj ne bezonis multe da aĵoj aŭ ornamitan scenejon por ludi. Tamen dum la renesanco kaj poste disvolviĝis en kelkaj landoj de Okcidenta Eŭropo, kiel ekzemple Italio, Francio, BritioHispanio la kutimo munti scenejojn en korto ĉu ene de granda domo ĉu inter diversaj domoj, ekzemple tri, kiuj faris la kvadraton kune kun la kvara muro konsistigita de la scenejo mem. Tiu aranĝo permesis ne nur pli ordigitan ludadon, sed cede ricevi monpagon de la spektontoj. Tre ofte la tri aŭ du muroj de la domoj ne estas simplaj muroj, sed koridoroj aŭ fenestroj, el kiuj eblis spekti la spektaklon. Tio estos la origino de la loĝioj. En tiuj epokoj la provizoraj teatrejoj (ili estis malmuntitaj ofte post la ludado. sed ne ĉiam) estis ankoraŭ sentegmentaj kaj la ludado okazis sub la taga lumo. Tamen tuje oni ekkonstruis teatrejojn kiel precizan kaj por unufunkcia celo; tiam foje ankoraŭ oni ripetis la jam konatan strukturon sentegmentan, kiel en Almagro en Hispanio, aŭ jam oni komencis konstrui kuntegmentajn teatrejojn. Tio necesigis lumigilojn, komence de oleo aŭ similajn, poste elektrajn. Ili permesis, ke ludado okazu ne nur kiam estas taglumo, sed nokte, vintre kaj pli ofte.

La unua ŝtona kaj subtegmenta teatrejo post la antikva epoko estis la Teatro Olimpico en Vicenza, kiun ekde la jaro 1580 konstruigis la arkitekto Andrea Palladio kaj kiun kvin jarojn pli poste finis lia kolego Vincenzo Scamozzi. Unua aparta teatreja konstruaĵo en Germanio estis la dum 1606 finita Ottoneum en Kaselo. Plia grava teatrejo en Mezeŭropo finiĝis dum la jaro 1641 en la urbo Ulm. La tiuepokaj teatroj havis sube la tradiciajn seĝovicojn, kaj supre multajn balkonojn por privilegiaj spektantoj. Modernaj teatrejoj kutimiĝis ekde la jaro 1900 lige al la arkitektoj Gottfried Semper, Richard Wagner (kiu ne nur estis komponisto) kaj Max Littmann: ili repopularigis la antikvan duoncirklan aranĝon de seĝoj, kompareblan al tiu de amfiteatro. La publikejo en unua skizo de la operejo de la urbo Dresdeno de Gottfried Semper jam estas duoncirkla, kaj la skizoj por Wagner-festivalejo en Munkeno plisimiliĝas al la aranĝo de antikvaj amfiteatroj. Richard Wagner kaj lia arkitekto Brückwald pliperfektigis la antikvan seĝoaranĝon en la festivalejo de Bayreuth.

La moderna arkitekto Walter Gropius dum la jaro 1926 per la koncepto de "totala teatro" revenis al la origina antikva ideo komplete ĉirkaŭigi la scenejon per publikejo – li tamen ne kreis kompletajn cirklojn de seĝovicoj, sed du kontraŭajn publikejojn, en kies mezo troviĝas la scenejo. Aliaj modernaĵoj estos la turniĝantaj scenejoj, la rimedoj levi aŭ mallevi dekoraciojn, ktp., kaj la aldono de tre teknikaj sistemoj por lumo kaj sono (muziko, specialaj efektoj ktp). Multaj nuntempaj teatrejoj – sed ne ĉiuj – samtempe servas kiel operejo.

Aparte elstaraj antikvaj amfiteatroj estis tiuj de Ateno, Epidaŭro, Priene, Arles, Orange, Merido, Verono kaj Majenco.

Elstaraj teatrejoj[redakti | redakti fonton]

En Aŭstrio

en Britio

en Francio

en Germanio

en Italio

en Katalunio

en Svislando

en Skandinavio

kaj en meza kaj orienta Eŭropo

Krome elstaras en Ameriko

kaj en Aŭstralio