Teatro ĉe Karintia Portalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro ĉe Karintia Portalo
teatrejooperejo
Bazaj datoj
Arkitekto Antonio Beduzzi vd
Malfermo 1766
Lando Aŭstrio vd
Situo Vieno
Situo
Geografia situo 48° 12′ 14″ N, 16° 22′ 10″ O (mapo)48.203916.3694Koordinatoj: 48° 12′ 14″ N, 16° 22′ 10″ O (mapo)
Teatro ĉe Karintia Portalo (Vieno)
Teatro ĉe Karintia Portalo (Vieno)
DEC
Teatro ĉe Karintia Portalo
Teatro ĉe Karintia Portalo
Situo de Teatro ĉe Karintia Portalo
Map
Teatro ĉe Karintia Portalo
vdr
Teatro ĉe Karintia Portalo proksimume 1830

La Teatro ĉe Karintia Portalo, germane Theater am Kärntnertor, estis teatrejo en Vieno, destinita por opero, baleto kaj dramo. Ĝi povas validi kune kun Burgoteatrejo kiel antaŭula domo de la Viena Ŝtata Operejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Teatro ĉe Karintia Portalo en la 18-a jarcento

Post kiam oni malakceptis duan starejon ĉe la placo Freyung por unu el la du planitaj kortegoteatrejoj, oni konstruis la teatrejon en 1709 laŭ komisio de la viena magistrato proksime de la iama Kärntnertor (Karintia Portalo) laŭ konceptoj de Antonio Beduzzi. Itala teatrolernejo malfermis ĝin, kaj en la sekva tempo oni enscenigis multajn german- kaj itallingvajn spektaklojn. Ĝis 1752 ĝi funkciis sub imperiestra privilegio, kiun nuligis Maria Theresia, per kio la teatro ree subiĝis al la magistrato.

En 1761 la teatrejo estis detruita de brulego. Kortega arĥitekto Nikolaus Pacassi novkonstruis ĝin, kaj ĝi estis malfermita du jarojn poste kiel „imperiestra kaj reĝa kortegoteatrejo“. Ĝis komence de la 19-a jarcento oni prezentis kaj operojn kaj ankaŭ dramojn, poste nur baletojn same kiel ital- kaj germanlingvajn operojn. Tio kaŭzis, ke ĉi tie oni prezentis ankaŭ la operojn de Mozart ja pli malfrue, kies unuaj prezentadoj tamen okazis kutime en la Malnova Burgteatrejo ĉe la placo Michaelerplatz, ĉar tiu ĉi domo ankaŭ servis al ĉiuj fakoj kiel prezentejo. Foje oni prezentis la samajn verkojn je du tagoj sinsekvaj komence en la unua, poste en la alia teatrejo.[1]

Ekde 1811 ĝis 1814 Ignaz Franz Castelli estis dompoeto de la Teatrejo ĉe Karintia Portalo. Ankaŭ oficisto kaj komponisto Ignaz Franz von Mosel, Moritz Graf Dietrichstein samkiel Georg Friedrich Treitschke kaj Joseph Kupelwieser laboris pretertempe en la administrado aŭ verkis dramaturge ĉe la kortega opero. Ekde la fino de 1821 la teatrejon luis Domenico Barbaja, impresario de la Teatro San Carlo je Napolo, kies kuratoro en Vieno estis dancisto Louis Duport. Dum ĉi tiu epoko Gioachino Rossini lanĉis per siaj operoj triumfajn sukcesojn en Vieno. Pli malfrue ankaŭ Wenzel Graf Gallenberg luis la domon. Pro financa kaj organiza konfuzego en la 1820-aj jaroj ĝi estis dufoje fermata dum pli longaj tempospacoj.

Al la suproj en la historio apartenas la koncerto, kiun Beethoven okazigis la 7-an de majo 1824. Eksonis unuafoje en Vieno partoj de la Missa solemnis, kaj ankaŭ la unua prezentado de la 9-a simfonio.

La 17-an de aprilo 1870 oni prezentis la operon Wilhelm Tell de Rossini kiel lasta opero. Baldaŭ poste la teatrejo estis malkonstruita.

Unuaj prezentadoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Franz Xaver Stöber: Orkestrejo en la Teatro ĉe Karintia Portalo, 1821
  • 1753 (aŭ jam 1751) Der krumme Teufel, komika opero de juna Joseph Haydn, nun perdiĝinta
  • 1774 (4-an de aprilo): Thamos, König in Ägypten, dramo de Tobias Philipp Freiherr von Gebler, kun muziko de Wolfgang Amadeus Mozart
  • 1787 (7-an de marto) 25-a pianokoncerto de Mozart en C-maĵoro, KV 503
  • 1795 (14-an de oktobro): Palmira, Regina di Persia de Antonio Salieri
  • 1796 (14-an de junio): Das unterbrochene Opferfest de Peter von Winter
  • 1799 (3-an de januaro): Falstaff ossia Le tre burle de Antonio Salieri
  • 1799 (28-an de februaro): Camilla de Ferdinando Paer
  • 1799 (12-an de julio): Il morto vivo de Ferdinando Paer
  • 1800 (2-an de junio): Cesare in Farmacusa de Antonio Salieri
  • 1800 (2-an de septembro): Ginevra degli Almieri de Ferdinando Paer
  • 1800 (22-an de oktobro): L'Angiolina de Antonio Salieri
  • 1800 (18-an de decembro): Poche ma buone de Ferdinando Paer
  • 1801 (6-an de junio): Achille de Ferdinando Paer
  • 1809 (14-an de marto): Die Schweizer Familie de Joseph Weigl [1]
  • 1814 (23-an de majo): Fidelio (tria kaj lasta versio) de Ludwig van Beethoven [2]
  • 1820 (14-an de junio): Die Zwillingsbrüder de Franz Schubert
  • 1821 (7-an de marto): Erlkönig de Franz Schubert, kantata de Johann Michael Vogl
  • 1822 (4-an de decembro): Libussa de Conradin Kreutzer
  • 1823 (15-an de februaro): Cordelia de Conradin Kreutzer
  • 1823 (25-an de oktobro): Euryanthe de Carl Maria von Weber
  • 1824 (7-an de majo): 9-a simfonio de Beethoven
  • 1829 (11-an de aŭgusto): Unua sinprezento de Frédéric Chopin kiel pianisto
  • 1837 (9-an de marto): Das Nachtlager in Granada (dua versio kun recitativoj) de Conradin Kreutzer [3]
  • 1842 (19-an de majo): Linda di Chamounix de Gaetano Donizetti [4]
  • 1843 (5-an de junio): Maria di Rohan de Gaetano Donizetti [5]
  • 1844 (3-an de februaro): Die Heimkehr des Verbannten de Otto Nicolai [6]
  • 1845 (6-an de februaro): Dom Sébastien (reviziita versio) de Gaetano Donizetti [7]
  • 1845 (20-an de decembro): Der Tempelritter de Otto Nicolai [8]
  • 1847 (25-an de novembro): Martha de Friedrich von Flotow [9]
  • 1864 (4-an de februaro: Die Rheinnixen de Jacques Offenbach [10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Felix Czeike (eldonisto): Historisches Lexikon Wien. (volumo 3). Kremayr & Scheriau, Vieno 1994, ISBN 3-218-00545-0, p. 468sj.
  • Oesterreichisches Musiklexikon. Volumo 2. Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Vieno 2003, ISBN 3-7001-3044-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]