Teatro Mahen (ĉeĥeMahenovo divadlo) estas ĉeĥateatro situa en la urbo Brno. La Teatro Mahen, konstruita kiel germana Deutsches Stadttheater (germana urboteatro) en 1882, estis unu el la unuaj publikaj konstruaĵoj en la mondo kiu estis lumigita entute per elektra lumo.[1] Ĝi estis konstruita kiel kombino de arkitekturaj stiloj de Novrenesanco, Nov-baroko kaj Novklasikismo.
Ort, Jiří (2007). Budiž světlo žárové. 125 let elektrického divadelního osvětlení v Brně. Es werde glühend Licht. 125 Jahre der elektrischen Theaterbeleuchtung in Brünn. Brno: Doplněk. ISBN 978-80-7239-215-5. Germane kaj ĉeĥe.