Teatro de Dionizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

37°58′13″N 23°43′40″E  /  37.97028°N, 23.72778°O / 37.97028; 23.72778 (Teatro de Dionizo)

Teatro de Dionizo, ĉe la Akropolo de Ateno.

La Teatro de Dionizo estis la plej granda teatro de la antikva Grekio, situanta ĉe la orienta flanko de la suda deklivo de la Akropolo de Ateno formante parton de la terenoj de Dionizo. Dediĉita, kiel indikas ties nomo, al Dionizo, dio de la vitoj kaj ankaŭ de la teatro; dekomence oni preĝis liahonore ĉirkaŭ la altaro de la templo kaj la spektantoj sidis flanke. Poste tiuj ritaroj konvertiĝis en la klasikaj tragedioj Skilo, Sofoklo, Eŭripido kaj Aristofano. Ĉirkaŭ la jaro 407 a.K. la kutimo estis ke post la ludado oni faru satiron. La daŭro de la totalaludo povus atingi ĝis ĉirkaŭ ses horojn kaj la enirrajto estis multekosta.[1]

La Teatro de Dionizo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Teatron de Dionizo kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Ateno:

Ili spirfluge venas super multhoman Atenon,
kie la Partenono en Akropolo sublimas
kun di-statuoj flankaj kaj la frontonoj aludaj.
Jen Atenea Templo, jen Dioniza Teatro,
sur roko elĉizita, l'Erektejono voluta
kun nobla kolonaro de l'Kariatida Portiko.
Muregoj, monumentaj pordoj, triumfaj arkaĵoj
kaj temploj ĉirkaŭstaras la Telesterjon unikan.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crónica de la Humanidad. Plaza & Janés. 1987. p. 139. ISBN 84-01-60699-3.
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]