Teatro je Rudolstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro je Rudolstadt
teatrejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 43′ 6″ N, 11° 20′ 10″ O (mapo)50.718411.3361Koordinatoj: 50° 43′ 6″ N, 11° 20′ 10″ O (mapo)

Teatro je Rudolstadt (Turingio)
Teatro je Rudolstadt (Turingio)
DEC
Teatro je Rudolstadt
Teatro je Rudolstadt
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Teatro je Rudolstadt

Vikimedia Komunejo:  Theater Rudolstadt [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Teatro je Rudolstadt (germane Theater Rudolstadt) troviĝas en Rudolstadt, Germanujo. Ĝi difinis sin en la tradicio de la en 1792/93 fondita Duka somerteatro. La Turingia landa teatro de Rudolstadt estas samtempe la ĉefa ejo de la Turingiaj simfoniistoj de Saalfeld-Rudolstadt. Pro tio estas oficiala titolo ĝia Thüringer Landestheater Rudolstadt – Thüringer Symphoniker Saalfeld-Rudolstadt GmbH. Tenadanto estas porcela ligo kiun anas la Distrikto Saalfeld-Rudolstadt (50%) kaj la urboj Rudolstadt (38%) kaj Saalfeld (12%).[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Statuo gedancista antaŭ la teatrejo
"Schminkkasten" (Ŝminkejo)

Fonditis la teatro laŭ instigo de la dukoj de Rudolstadt, por la someraj monatoj kaj sur centra Anger-placo. Inter 1794 kaj 1803 aktoris tie anoj de la Vamara dramteatrogrupo. Goethe mem subsignis kontrakton pri tio ĉi en la 12.5.1794. La lasta punkto enkontrakta estis tre pridisputata, ĉar laŭ tio libera aliro estis cedota ne nur al la korteganoj sed ankaŭ al iliaj gastoj. Goethe jesis tion - sed ankaŭ klaris ke la gastludoj en Bad Lauchstädt kaj Rudolstadt estis tre lukraj.

Kiel frue kaj nun troviĝas la teatrejo sur Anger-placo (proksime de la stacidomo), kiun oni uzis ankaŭ por la pafista festo Rudolstädter Vogelschießen. Por festi venis homoj el tuta Turingio kaj gaste nobeloj el Vajmaro, Sondershausen, Greiz, Schleiz kaj Lobenstein. Ili miksiĝis al la malnoblaro kaj tiumaniere gajnis la korojn de multaj malblusang-havantoj. Prezentitis teatraĵoj tie ĝis 1871, i.a. verkoj de Friedrich Schiller kiu mem ĉeestis dufoje. La sceno troviĝas sur breta trabarkonstruaĵo, kiun vajmaraj aktoroj nomis duonŝerce fritkolbasejo. Ene pavimbretoj kovris la palan gazonon. En la separita parto de la malsidlokoj kamparanoj kaj lernoknaboj malodorantaj pro brando kaj fromaĝmanĝaĵoj necesigis oftan uzon de ventumiloj fare de la sidantoj en la pli supra kortega loĝio.

La teatro ofte alikonstruitis en la kuro de la historio. Pro revoluciaĵoj malŝatataj fare de lia duka moŝto la alikonstruo de 1848 devis pune interrompiĝi. En 1868 kaj 1956 iĝis aliaj plibonigoj ĝis la jaro 1983 kiam la historiaj framskeletaĵoj forigitis kaj novaranĝo kompleta kaj de la scenejo kaj de la spektantarejo efektiviĝis.

Meze de la 1970-aj jaroj la teatro rudolstadt-a iĝis pli kaj pli politika danke al la estrado de Klaus Fiedler kiu ja ŝatis surscenigon de aktualaj temoj en moderna prezento. En 1987 teatrointendanto Manfred Heine kaj lia literatura kaj dramaturga konsilisto Harald Gerlach maldungitis pro politikaj kialoj. Posteulo ilia iĝis Horst Liebig.

Post kunfandiĝo kun la Landa Teatro Eisenach en 1995 oni revenis ekde 2003 je memstareco. Ekde 2004 kunlaboris la rudolstadt-anoj kun Teatro en Nordhausen. Muzikteatro kaj baleto eksportatas al Rudolstadt dume nuraj dramteatraĵoj de rudolstadt-a produkto spekteblas en Nordhausen.[2]

Laŭfaka teatrado[redakti | redakti fonton]

Ekde 2008 havas la teatro tri sekciojn:

  • Großes Haus (Granda domo) por la klasikaĵoj kaj opero, muzikalo, modernaĵoj. Tie la publiko sidas en amfiteatra maniero.
  • Schminkkasten (Ŝminkejo) gastigas muzikajn distraĵojn kaj komediojn. Tie la publiko sidas ĉetable kaj rajtas trinki kaj manĝi dum kaj post la spektakloj.
  • (ekde 2003) theater tumult, por la junaj teatremuloj sidantaj surkusene sur plurŝtupa podio.

Intendantoj[redakti | redakti fonton]

Mensching restos ĝis julio 2025 intendanto kaj afergvidanto teatra/simfoniorkestra; pro bonega laboro kontrakto lia plilongigitis la trian fojon en la jaro 2020-a.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Theater Rudolstadt en la germana Vikipedio.