Saltu al enhavo

Teatroscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teatrologo)
Teatroscienco
studfako
universitata studfako Redakti la valoron en Wikidata
homa scienco
Agareo

historio de teatrarto

vdr

Teatroscienco - ankaŭ etiketebla teatra scienco, teatraj studoj kaj teatrologio - estas la scienca studo de teatraj fenomenoj de la antikvo ĝis la nuntempo. Aŭtoroj kaj verkoj same kiel eventoj (teatraj prezentadoj) estas kovritaj. Teatraj studoj interkovras, interalie, kun literaturaj kaj amaskomunikilaj studoj, do kun literaturscienco kaj amaskomunikila scienco.

Teatraj studoj povas esti proksimume dividitaj en teatra historio, teatra teorio respektive drama teorio, dramaturgio, estetiko kaj, se necese, praktikaj ekzercoj. Subfako estas teatra pedagogio, kiu okupiĝas pri la instruado de teatraj metodoj, sed ankaŭ pri la uzo de teatro en eduka laboro kaj en socio.

Do, baze temas pri la studo de teatraj prezentaĵoj rilate al ĝiaj literaturaj, fizikaj, psikologiaj, sociologiaj, kaj historiaj kuntekstoj. Ĝi estas interfaka kampo kiu ankaŭ ampleksas la studon de teatra estetiko kaj semiotiko. Aldona evoluo el la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en la areo estis la etnografia teorio de teatro.

Hodiaŭ, teatraj studoj temas ĉiam pli pri amaskomunikiloj kiel ekzemple filmo, televido, radio kaj la interreto, irante preter la klasika sceneja prezento en teatro - tamen, necesas ne forgesi ke ekzistas la najbara disciplino de amaskomunikila scienco kaj atenti la limon inter ambaŭ fakoj.

La unua versio de tiu ĉi teksto de januaro 2026 unuavice uzis iujn elementojn de la koncerna germanlingva teksto, kiu en la nuna stato ne estas sufiĉe internacia, kaj la koncerna anglalingva teksto, kiu entute estas tre mallonga. Tial enprenoj de pluaj ideoj el pliaj lingvoversioj de la teksto estus bonvenaj.