Tebo (Grekio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tebo (respektive Teboj laŭ K. Bein) estas la esperanta formo de pluraj historiaj urboj en antikva Grekio, kaj krome ankaŭ de historia metropolo de antikva Egiptio.

La tri grekiaj urboj kun tiu nomo ĉiuj en la antikva greka lingvo nomiĝis Θῆβαι, latine havis la formon Thebae, kaj en la moderna greka lingvo havas la formon Θήβα (Thiva).

  • La plej konata el la tri urboj estis la ĉefurbo de la grekia pejzaĝo kaj historia regno Beotio. La historiisto kaj verkisto Homero nomis ĝin "Tebo de la sep pordegoj" (Thebe Heptapylos). Dum la epoko de antikva Grekio la urbo estis la centro de la interŝtata Beotia Ligo. Nuntempe la urbo estas kompare eta; dum la jaro 2001 ĝi havis 23.820 enloĝantojn.
  • Kroma urbo kun tiu nomo estis la centra loĝloko ĉe la Pagasea Golfo de la Egea Maro en la historia grekia pejzaĝo kaj regno Tesalio. La urbo hodiaŭ nur konsistas el antikvaj ruinoj kaj ne tutcerte estas identigata, sed probable identas kun la loko Filake (Φνλακη). Ĉar la beotia urbo Tebo probable estis fondita de setlistoj venintaj el Tesalio, probablas kultura interrilato inter la du urbonomoj. Signifa la tesalia urbo nur iĝis post la militoj inter Grekio kaj Persio dum la 5-a jarcento a.K.. Dum la jaro 217 a.K. la tesalia urbo Tebo konkeriĝas fare de armeo de la reĝo Filipo la 5-a de Makedonio kaj dumtempe nomiĝas Filipopolo (Φιλιππόπολις).
  • La tria greka urbo Tebo troviĝis ĉe la marbordo de Malgrandazio en la proksimeco de la urbo Mileto. Dum la jaro 404403 a.K. ĝi transdoniĝas de la urbo Mileto al la regno de la insulo Samoso.

Sekve pli da informoj pri la historie plej grava el la tri samnomaj urboj, do Tebo en Beotio:

Helena mitologio

La mita historio de la urbo Tebo en Beotio riĉas je legendoj pri inter alie Heraklo, Dionizo kaj Lajo. La urbo estas la naskiĝejo de Edipo kaj liaj idoj Eteoklo, Poliniko, Antigona kaj Ismena, kiuj cixuj havas tragikan sorton. La antikva urbo Tebo en Beotio situis en fontoriĉa, monteta kaj tre fekunda pejzaĝo rande de granda ebenaĵo. La urbo - aŭ unue fortikaĵo, ĉirkaŭ kiu poste kreskis loĝloko - laŭ la legendo estis fondita de la feniciano Kadmo, post kiam li estis mortiginta mitan drakon, kiu terurigis la teritorion.

Fakte en la loko de la posta urbo Tebo eksetlis fenicianoj kaj greklingvanoj el Tesalio kaj Malgrandazio. Protekte de la urbo estas konstruita fortika ŝtona remparo kun sep pordegoj, kio motivigas la verkiston Homero nomi la urbon la "Tebo de sep pordegoj", kontraste al la egiptia urbo Tebo, kiu li en sia verko Iliado nomas la "Tebon de cent pordegoj". Pli kaj pli la venintoj el Tesalio marĝenigas la aliajn urbanojn.

Al la posteuloj de la mita reĝo Kadmo apartenis la filo de Lajo, Edipo, kiu fine persekutite devis transdoni la regadon de la urbo al siaj filoj Eteoklo kaj Poliniko, kun la interkonsento ke ĉiu el la du regu alterne dum po unu jaro. Post lia unua reĝa jaro, Eteoklo rifuzis transdoni la reĝecon al sia frato. Poliniko foriris al la greka urbo Argo, ĉefurbo de la greka regno Argolando sur la duoninsulo Peloponezo, kaj tie kolektis armeon por konkeri Tebon kaj perforte preni la reĝan postenon, je kiu li rajtis. Ekestis arda batalo pri la urbo: Ĉe ses el la sep pordegoj de la fortika ĉirkaŭurba remparo, venkis la soldataro de Eteoklo, kaj ĉe la sepa pordego la du fratoj en persona interbatalo mortigis sin reciproke. Dudek jarojn pli poste laŭ la legendo venis plia atako de la filoj de la kunbatalintoj de Poliniko, kiu finiĝis per malvenko de la Tebanoj kaj per la detruo de la antikva beotia urbo Tebo.

Historio

La beotia urbo Tebo unuafoje kun aliaj lokoj borde de la Egea Maro menciiĝas en teksto de la egipta lingvo ĉirkaŭ la jaro 1355 a.K., dum la regotempo de faraono Amenofiso la 3-a. En tiu teksto ĝi skribiĝas

D46G1N29G43M17A28O34

. Probable la urbo jam dum la mikena epoko estis la ĉefurbo de Beotio kaj urbo grava en la tuta mondoparto de la orienta Mediteranea Maro.

nuntempaj ruinoj de la centra fortikaĵo de la urbo

Arkeologiaj elfosaĵoj videbligis signifan palacon el la mikena epoko, eble sekvaĵon de la legenda fortikaĵo de la mita reĝo Kadmo. Inter multnombraj trovaĵoj estis pli ol cent valoraj asiriaj sigeloj el la 13-a jarcento a.K., kiuj pruvas ampleksajn politikajn kaj komercajn rilatojn al la reganto de Asirio. Evidente la regno Beotio estis internacie signifa. Iuj historiistoj (inter alie pro mencioj en historiaj tekstoj de la hititoj) supozas, ke la urbo dum la 14-a kaj 13-a jarcento a.K. estis la gvida potenco en antikva Grekio. Indiko por tio ankaŭ estas, ke Tebo en la verko Iliado de Homero estas la unua ŝtato menciata en la listo de ŝipoj, ne la urbo Mikeno de la reĝo Agamemno. Ĉirkaŭ la jaro 1200 a.K. la urbo estis detruita, sed poste reekloĝita.

Dum postaj tarcentoj la urbo apartenis al la interŝtata Beotia Ligo kaj iĝis ĉefurbo de la Ligo. Dum la jaro 728 a.K. Tebo laŭ raporto de Aristotelo de la urbo Korinto ricevis novan leĝaron. Dum 507 a.K. la urbo komencis militon kontraŭ la urboŝtato Ateno, sed en tiu milito estis venkata. Dum la militoj inter Grekio kaj Persio de la 5-a jarcento a.K. la urbo batalis flanke de la Persa Imperio kaj kune kun la persoj estis venkita. La reputacio de la urbo sekve en Grekio estis tiom forte damaĝita, ke la urbanoj de Ateno per la starigo de demokratiaj konstitucioj en la urboj de Beotio pli kaj pli rompis la influon de la urbo Tebo kaj sekve sukcesis atingi hegemonion en la regiono. Dum la jaro 456 a.K. ĉiuj beotiaj urboj krom Tebo iĝis anoj de la Atika Ligo, sed jam naŭ jarojn pli poste denove malaliĝis. Samtempe la malnova aristokrata konstitucio de la urbo estis revalidigita. En la Peloponeza Milito inter Ateno kun aliancanoj kaj Sparto kun aliancanoj dum la lastaj tri jardekoj de la 5-a jarcento la beotia urbo Tebo estis inter la plej ardaj malamikoj de Ateno. Kiam post la forpuĉo de la demokratia regado en Ateno la 30 tiranoj kreis teruran reĝimon en la urbo, la fuĝintoj el Ateno kolektiĝis aparte en Tebo kaj de ĉi-tie dum 403 a.K., la lasta jaro de la milito, konkeris unue la malgrandan limfortikaĵon File kaj poste la havenon Pireo. Sekve de tiu evoluo en Tebo revalidiĝis demokratia konstitucio. Post la milito la urbo Tebo estis tre riĉa.

Dum la postaj jardekoj la urbo plurfoje militis kontraŭ Sparto. Dum 338 a.K. la urbo estis konkerita de la reĝo Filipo la 5-a de Makedonio, kaj tri jarojn pli poste ribelas kontraŭ la filo de Filipo, Aleksandro la Granda, kiu reage detruis la urbon, lasante nur la domon de la poeto Pindaro. Dum tiu batalo mortis 6.000 urbanoj kaj 30.000 pliaj sekve estas vendataj kiel sklavoj. Dum la jaro 315 a.K. la urbo sub makedona regado estis rekonstruita, sed dum la antikva epoko neniam reatingis la antaŭan signifon.

Meze de la 2-a jarcento a.K. la urbo konkeriĝis de la romia armeo. Post perdo de du gravaj bataloj la enloĝantoj de Tebo fuĝis al la duoninsulo Peloponezo, kaj la urbo ekdisfalis. La geografo Pausanias iom poste nur trovis la antikvan fortikaĵon kaj iujn templojn. Fine de la 2-a jarcento a.K. la urbo jam preskaŭ komplete estais disfalinta.

Vidu ankaŭ