Ted Haggard

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ted HAGGARD (1956-) estas usona kristano, ĝis novembro de 2006 prezidanto de la Nacia Organizo de la Evangeliaj Kristanoj. Li abdikis pro senvualiĝo de sia konduto rilate al vira samseksemo.

Ted Haggard batalis kontraŭ la geedziĝo de samseksemuloj kaj deklaris en intervjuoj, ke mi neniam havis aferon kun samseksemulo. Mi estas fidela al mia edzino. CNN intervjuis tiam iun Mike Jones el Denver, kiu asertis, ke li havis samseksaman rilaton kun Haggard dum tri jaroj kaj li eĉ pagis por tio. Li indigniĝis pro lia rifuzo de la samseksamaj geedziĝoj.

Haggard komence neis la rilaton, sed poste rekonis, ke li pagis por la masaĝo kaj aĉetis eĉ narkotaĵon, sed li plu neis la seksan rilaton kaj konsumon de la narkotaĵo.

Li havas kvin infanojn.