La verkisto Ludwig Ganghofer (1855–1920) pasigis la lastajn jarojn de sia vivo en Tegernsee.
La verkisto Ludwig Thoma (1867–1921), ekde la jaro 1908 vivis en sia domo "Auf der Tuften" en Tegernsee, kie li ankaŭ mortis.
La verkistino Hedwig Courths-Mahler (1867–1950), ekde la jaro 1935 vivis en sia domo je la adreso Schwaighofstraße 47, kie ŝi ankaŭ mortis.
La pentristo August Macke (1887-1914), membro de la pentrista grupo Der Blaue Reiter, vivis kaj pentris de 1909 ĝis 1910 en Tegernsee. Multaj el liaj pentraĵoj temigas la lagon kaj la urbon.