Tegmenta Organizaĵo de la Junularo de Serbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tegmenta Organizaĵo de la Junularo de Serbio
Кровна организација младих Србије
organizaĵo
Lando(j) Serbio vd
Sidejo Beogrado, Serbio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Tegmenta Organizaĵo de la Junularo de Serbio - nacilingve Кровна организација младих Србије (КOMС, Krovna Organizacija Mladih Srbije) - estas federacio en Serbio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Tegmenta Organizaĵo de la Junularo de Serbio estas la urbo Beogrado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]