Tegucigalpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tegucigalpo
naŭatle: Taguz-galpa, hispane: Tegucigalpa
urbo
Tegucigalpo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tegucigalpa
Kromnomo: Tegus, Tepaz
Ŝtato Honduro Honduro
Departemento Francisco Morazán
Historia regiono Antaŭkolumba Ameriko
Rivero Choluteca
Situo Tegucigalpo
 - alteco 990 m s. m.
 - koordinatoj 14° 06′ 00″ N 87° 13′ 00″ U / 14.10000 °N, 87.21667 °U / 14.10000; -87.21667 (mapo)
Areo 201,5 km² (20 150 ha)
Loĝantaro 1 126 534 (2010)
Denseco 5 590,74 loĝ./km²
Fondo 1578
Horzono UTC (UTC-6)
Poŝtkodo Tegucigalpo: 11101, Comayagüela: 12101
Telefona antaŭkodo +504 2
Situo enkadre de Honduro
Situo enkadre de Honduro
Situo enkadre de Honduro
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Tegucigalpa
Retpaĝo: www.lacapitaldehonduras.com
Tegucigalpo
Baziliko Virgen de Suyapa
Kopio de antaŭ-kolumba templo en Tegucigalpo

Tegucigalpo (nacilingve Tegucigalpa) estas la ĉefurbo de Honduro. Ĝi situas en la samnoma valo, je 990 metroj super marnivelo.

La loĝantaro estis en 2001 de 905.000 homoj.

Kune kun la apuda urbo de Comayagüela, situanta transe de la rivero Grande aŭ Choluteca, ĝi formas la Centran Distrikton, oficialan nomon de la ĉefurbo.

La plej gravaj industriaj sektoroj estas la teksa, sukera kaj tabaka.

Historio

Tegucigalpo estis fondita en la 16-a jarcento, kiel centro de la mina aktivado de oro kaj arĝento. La ĉefurbeco pasis el Tegucigalpo al Comayagua kaj revene plurfoje en la unuaj jaroj, ĝis 1880, de kiam ĝi restis en Tegucigalpo. Tie fondiĝis en 1847 la unua universitato de la lando. Ĝi suferis grandajn damaĝojn en 1998 post la paso de la Uragano Mitch.