Tekla Bądarzewska-Baranowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tekla Bądarzewska-Baranowska
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1823 (1823-09-17)
en Varsovio
Morto 29-an de septembro 1861 (1861-09-29) (38-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Kongresa Pollando
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Tekla Bądarzewska-Baranowska (naskiĝis ĉ. 1829 en Mława, mortis la 29-an de septembro 1861 en Varsovio) – pola pianistino, komponistino de salonaj verkoj por fortepiano. La patrino de kvinopo da infanoj, mortis post naŭ jaroj de geedzeco kun J. Baranowski; ŝia tombo-monumento prezentanta junan virinon kun rulaĵo de muziknotoj titolita france La prière d’une vierge troviĝas en la Tombejo Powązki en Varsovio (segmento 181, loko 27/28).

Bądarzewska aranĝis ĉ. 35 miniaturojn, kaj la mondan famon gajnis per la verko Modlitwa dziewicy (La preĝo de virgulino), kies muziknotoj aperis en 1856 en Varsovio (prezo de 45 kopekoj). Tri jarojn poste estis represitaj de la Pariza Revue et Gazette musicale, kaj de tiu tempo la verkaĵo ĝuas popularecon inter pianistoj-amatoroj. Oni prilaboris "La preĝon..." ankaŭ por aliaj muzikinstrumentoj kaj diversaj ensembloj. En 1930 Kurt Weill uzis la komponaĵon en la opero Disvolvo kaj falo de la Mahagonna. La verko estas plenumata kaj surbendigata ĝis hodiaŭ. Ĝi aperis en almenaŭ 80 eldonejoj en diversaj landoj, interalie en Francio, Germanio, Anglio, Italio, Aŭstralio.

En 2007 en Japanio oni surbendigis la unuan en historio muzikalbumon kun komponaĵoj de Tekla Bądarzewska "Plenumita Preĝo de Virgulino". En 2012 danke al Towarzystwo Przyjaciół Warszawy (Societo de Varsovi-Amikoj) oni surbendigis la unuan polan diskon kun la muziko de Bądarzewska Zapomniany dźwięk(Forgesita sono) en plenumo de Maria Pomianowska kaj Amikoj.

Laŭ decido de Internacia Astronomia Unio unu el krateroj sur Venuso estis nomita Bądarzewska omaĝe al Tekla Bądarzewska-Baranowska.

Maje 2012 en la gepatra urbo de Tekla Bądarzewska (Mława) fondiĝis Societo de Amantoj de la Verkado de Tekla Bądarzewska, kies celo estas promocio kaj rememorigado de la kreopovo de la artistino. Inter agoj de la Societo estas disko kun ŝiaj dek verkoj en la plenumo de rusa pianistino Olga Rusina kaj la libro de Beata Michalec Tekla z Bądarzewskich Baranowska, autorka nieśmiertelnej La prière d’une vierge – Miejsca, czas i ludzie (Tekla Bądarzewska-Baranowska, aŭtorino de la senmorta La prière d’une vierge - Lokoj, tempo kaj homoj).

El serio Virinoj en Muziko [1][redakti | redakti fonton]

Oni ne scias kiu infanaĝe instruis pianon al ŝi, sed jam je la aĝo de 14 ŝi publikigis sian unuan pecon “Valso por pianoforte”. La verko estis eldonita de la konata librovendisto Franciszek Spiess, kaj dediĉita al sinjorino Makiewicz, bonfaranto de loka orfejo.

La nomo de Tekla aperis publike unue en 1851 kiam la "Varsovia Kuriero" (Kurier Warszawski) informis pri la unua eldono de la komponaĵo de Tekla Badarzewska-Baranowska “Preĝoj de Virgulinoj op. 4” (Modlitwy dziewicy). Tiu ĉi verko fariĝis senkompare ŝia plej fama komponaĵo: kelkajn jarojn post la eldono ĝi estis represita kiel aldono al la pariza “Revuo kaj Muzika Gazeto” (Revue et Music Gazette) akompanita de arda recenzo, kaj la informo pri la multe da populareco, kiun la melodio akiris en Germanio.

Laŭ la profesoro Józef Reiss "Preĝoj de Virgulinoj’ atingis rekordan nombron da ekzempleroj en Francio, Germanio, Anglio kaj iris eksterlanden en sennombraj transskriboj por diversaj instrumentoj”. Entute, la partituro de ĉi tiu komponaĵo estis publikigita en 114 kolektoj de Ameriko ĝis Aŭstralio!

Ĝi estas mallonga pianludo de meza malfacileco. Kelkaj ŝatis ĝin pro ĝia ĉarma, romantika melodio, sed diversaj muzikaj akademiuloj taksis ĝin iom malbona. Spite tion, “…juna virino el Varsovio sukcesis komponi pecon, kiu, kiel neniu alia antaŭ ĝi, atingis la korojn de la publiko sur ĉiuj kontinentoj”. Jam en 1860 la Varsovia " Muzika Movado” (Ruch Muzyczny) taksis ĝian totalan eldonadon je pli ol miliono da ekzempleroj.

En la sekvaj du jaroj post la eldonado de tiu ĉi verko, Tekla publikigis ok komponaĵojn pli, dum ŝi estis verkanta la mazurkojn “Memoro de Amikeco” (Le Souvenir d'amitie) kaj “Dolĉa Revado” (Douce Reverie). En ŝia vivo la komponistino kreis preskaŭ 40 piankomponaĵojn. Plejofte, ŝi donis al siaj verkoj titolojn en la franca, ĉar ŝi opiniis ke tio garantius  popularecon. Ŝi ne nur komponis: la decidema Tekla mem vendis hejme partiturojn de siaj verkoj kaj liveris ilin al librovendejoj.

Komponante pecon kiu estis konsiderata la unua sukceso en populara muziko, tiu ĉi pola virino estis viktimo de unu el la plej malnovaj dokumentitaj kazoj de piratado. Post la morto de Tekla Badarzewska, la pariza firmao Brandus et Dufour, kiu havis ekskluzivajn rajtojn por disdoni ŝiajn partiturojn, devis kontraŭbatali londonajn eldonejojn kiuj vendis dekojn da aliaj komponaĵoj subskribitaj kun ŝia nomo (praktiko iom simila al bootlega registrado).

En la lastaj jaroj Tekla estis elportita el la forgeso de entuziasmuloj: kratero sur Venuso estis nomita Badarzewska kaj placo en Varsovio memorigas ŝian nomon; ankoraŭ hodiaŭ aperas novaj aranĝoj kaj tekstaj sugestoj por "Preĝoj de Virgulinoj", kies melodio aŭdiĝas ankaŭ en opero de Kurt Weill. En Japanio en 2007 kaj 2012 estis publikigataj la albumoj "Forgesita Sono" kun la verkoj de Tekla Badarzewska.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 170 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanta Retradio [1], la 2an de julio 2023

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]