Tekniko Aleksander

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tekniko Aleksander estas metodo por reeduki menson kaj korpon. Ĝi celas restarigi la bonan uzadon de la organismo (= organaro) de ĉiu homo pere de konscia evitado de kutimoj malbonsanigaj, ekzemple, nenecesaj streĉoj kaj malbonaj teniĝoj. Tekniko Aleksander estas vojo por efika kaj bonsaniga uzado de si mem en kiu ajn aktivaĵo. Ĝi plibonigas produktadon, kunordigadon kaj sensan perceptadon.

Tiu tekniko prenis sian nomon de sia kreinto, Frederick Matthias Alexander (1869-1955). Alexander naskiĝis en Tasmanio kaj komencis sian profesian vivon kiel aktoro en Sidnejo. Pro grava voĉa problemo (persista raŭko) li komencis esploradon pri sia propra korpa funkciado kaj disvolvis metodon por plibonigi ĝian uzadon. Tiu metodo ne nur kuracis lian raŭkon sed ankaŭ havis multe pli vastan efikon. Li komencis instrui sian teknikon en Aŭstralio kaj poste li transloĝiĝis al Londono, kie li fondis skolon kaj publikigis plurajn librojn.

Tekniko Aleksander estas konata ĉefe inter muzikistoj, aktoroj, kantistoj, dancistoj, sportistoj, t. e., homoj laborantaj per sia korpo.

Agantaj principoj[redakti | redakti fonton]

Michael Gelb iel sistemigas teknikon Aleksander skizante serion da simplaj principoj agantaj en ĝi:

-Uzo kaj funkciado: La maniero kiel oni uzas sian korpon influas la manieron kiel ĝi funkcias. Se oni uzas ĝin tro streĉe kaj malflue ĝia funkciado estos malpli kontentiga ol se oni uzas ĝin per la ĝusta streĉo kaj fluo. Kutime tiu misuzado korpa estas tute nekonscia. Ekzemple. Kiam oni leviĝas el seĝo oni emas tute senkonscie kuntiri la kolon malantaŭe, kio estas tute ne necesa por leviĝi. Tio kreas tamen streĉon influantan en la tutan homan korpon, des pli grava ĉar tiaj movoj kiel leviĝi ripetiĝas multe da fojoj ĉiutage.

-Homo kiel tutaĵo: Menso kaj korpo ne estas apartaj estaĵoj sendependaj unu el la aliaj, ili ja formas tutaĵon nedisigeblan.

-Ĉefa kontrolo: La ĝustan ekvilibron inter kapo, kolo kaj ŝultro oni nomas ĉefa kontrolo ĉar ĝi kontrolas la tutan korpan ekvilibron.

-Sensa perceptado estas neĝusta: La propra korpa memperceptado estas misinforma kaj nefindinda ĉar, pro longedaŭra misuzado de la korpo, oni finfine perceptas akcepteblaj korpajn uzojn tute nenaturajn kaj distordajn.

-Inhibicio (=haltpovo): la maniero korekti la miskutimojn korpajn estas pere de la homa konscia haltpovo. Oni ja povas konscie haltigi tiujn movojn muskolajn kiuj kreas nenecesajn streĉojn por liberigi la naturajn, fluajn movojn de nia korpo kiuj iel kaŝigas sub ili.

-Meminstruado: oni povas korekti sian malbonan uzadon korpan donante al si instruojn mensajn kiel: "mi nun provos teni mian kolon malstreĉitan dum mi leviĝos el ĉi tiu seĝo".

-Celoj kaj rimedoj: por atingi ŝanĝon de la misuzoj korpaj estas multe pli grave koncentriĝi pri la rimedoj por tion atingi ol pri la celo atingenda, ĉar ĉi lasta konduto, per si mem kreas ŝtreĉon kiu malhelpas progresadon. Oni prefere koncentriĝu pri la kondiĉoj kiu faciligas la korpan uzadon deziratan. Ekzemple, se ni volas longigi nian altecon, la tradicia rekta aliro estas streĉi nian kapon supren. Temas pri aliro koncentriĝanta al la rezulto dezirata, kiu malofte kunkcias. Tamen, aliro koncentriĝanta al la rimedoj, kiel tiu de Aleksander, agus nerekte kaj proponus ĉesi streĉi tiujn muskolojn per kiuj ni tiras nian korpon malsupren. Dank' al tio nia korpo povus nature longiĝi sen peno sekvante la naturan inklinon de la homa evoluado al rekta surpieda teniĝo.

Librolisto[redakti | redakti fonton]

Gelb, Michael, Body Learning: An Introduction to the Alexander Technique. Henry Holt & Co - Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]