Prerikoketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teksasa prerikoko)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prerikoketo
Prerikoketo en Nov-Meksiko
Prerikoketo en Nov-Meksiko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Tympanuchus
Specio: T. pallidicinctus
Tympanuchus pallidicinctus
(Ridgway, 1873)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Prerikoketo, Tympanuchus pallidicinctus, specio de la familio de Tetraonedoj, estas iome pli malgranda kaj pli hela ol sia proksima parenco la Prerikoko. Ĝi troviĝas ĉefe en sablomontetoj kaj prerioj de okcidenta Oklahomo, de Teksasa Patotenilo, kaj de Llano Estacado de Teksaso kaj orienta Nov-Meksiko, kaj ankaŭ pli rare en sudorienta Koloradio, kaj okcidenta Kansaso.

Kiel ĉe sia pli granda parenco, ĝi estas konata pro rimarkinda memmontra kutimaro. Maskloj ariĝas en nudaj dancejoj, ceremonie memmontriĝas kaj la hegemonia masklo kopulacias kun la inoj.

Temas pri specio iom pli malgranda ol la plej proksima parenco nome la Prerikoko, kaj estas tute striecaj horizontale per strioj kaj helbrunaj kaj blankecaj; la latina scienca nomo respegulas tiun karakteron de helaj strioj (pallidicinctus). Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj estas mezgrandaj, fortikaj kaj kun rondoformaj flugiloj. Ties vostoj estas mallongaj, rondoformaj kaj malhelaj. Masklaj plenkreskuloj havas flavoranĝajn superokulajn karunklojn. Maskloj havas ankaŭ malhelajn, longecajn kapoplumojn kiuj povas esti levataj aŭ kuŝigataj laŭlonge de la kolo. Cirkla ruĝoranĝa senpluma kolmakulo povas esti ŝvelata aŭ malŝvelata dum ceremonia memmontrado. Inaj plenkreskuloj havas pli mallongajn kapoplumojn kaj ne havas la flavajn masklajn karunklojn nek la ruĝecan kolmakulon.

Konsiderata "vundebla" fare de la IUCN pro ties limigita kaj fragmentata teritorio, ĝi estas vundebla pro habitatodetruo.[1] Estas pruvoj kiuj sugestas, ke la tutmonda varmigo povus havi precizan damaĝan influon malpliigante la grandon de la ekosistemo de la artemizio.[2] Estas restaĵoj en fosilioj ekzemple de Roka rojo en la Guadalupaj Montoj, for de la specia nuna teritorio, sed kie estis habitato en la malpli humidaj kondiĉoj de la lasta glaciepoko. Ili ŝajne malaperis ne post ĉirkaŭ 8000 a.K., tuj post la komenco de la homa setliĝo, kiu povas estis kontribuinta al la surloka formorto.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Tympanuchus pallidicinctus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 31 May 2008.
  2. . Lekkin’ Grouse on the Prairie. Zoogoer March/April 2007. National Zoo (2007). Arkivita el la originalo je 2008-05-30. Alirita 2008-05-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-30. Alirita 2011-04-30.
  3. Howard (1933)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]