Teksta dosiero
Aspekto
Teksta dosiero estas komputila dosiero entenanta signojn aranĝitajn en vico da tekstaj linioj, entenanta platan tekston. Tekstajn dosierojn eblas krei kaj trakti per tiaj bazaj rimedoj, kiaj la tekstaj redaktiloj Vim, Emakso ktp. Tipaj ekzemploj estas programaj fontokodoj, la fontaj dosieroj de la Vikipediaj paĝoj.
Kontraste al la tekstaj dosieroj oni povas paroli pri duumaj dosieroj, dosierujoj.