Tekvondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tekvondo
speco de sporto
luktoartoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Taekwondo lukto dum ĉampiono

Tekvondo (koree 태권도 aŭ 跆拳道; latinige taegwondo) estas korea luktosporto kaj batalsporto moderna kreita de la Generalo Choi Hong Hi en 1955. Ĝi karakteriziĝas pro siaj batoj kapaltaj, saltaj kaj turnaj batoj kaj rapidaj bataj teknikoj. En la korea lingvo, Tae (跆) signifas "piedbati", Gwon (拳) signifas "manbati", kaj Do (道) signifas "vojo aŭ arto". Do tekvondo estas "la arto de la mano kaj piedo".

Ekzistas du tipoj, la stilo subtenita de WT (Monda Tekvondo, angle "World Taekwondo"), rekonita kiel olipia sporto, kaj la stilo subtenita de ITF (Internacia Tekwondo-Federacio, angle "International Taekwondo Federation"), kiu disvolviĝas siaj propraj konkursoj kaj estas tiu originale kreita de la Generalo Choi.

Inter luktosportoj kaj batalsportoj, tekvondo elstaras pro siaj diversaj kaj mirindaj piedbataj teknikoj, kaj nun ĝi estas unu el la batalsportoj pli konitaj, kaj tiu plej populara de la mondo. Ĝi estas bazita en taekjeono korea kaj karateo japana.

Kiel aliaj luktosportoj, ĉe tekvondo, niveloj estas prezentigitaj per kolorzonoj. Signifoj de ĉi tiuj estas bazitaj de cikloj naturaj. Ili spegulas procezon daŭran de maturiĝo emocia, kadre de respekto, konstanteco kaj disciplino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Taekwondo.svg
Taekwondo en la korea

Antaŭ plimalpli 2 miljaroj, Koreio havis Tri Antikvajn Regnojn; Kogurjo, Silla kaj Baekje. Plimalpli en 60 a.K., la Kogurjanoj konstatis ke la lukta stilo uzita por defendi Silla efektive funkciis, tial decidis krei pli bonan kaj pli efektivan luktsporton. Ili plibonigis la tiamajn antikvajn teĥnikojn kaj kreis Tekvondon, tiel oni konkeris kaj Silla-n kaj Baekje-n kaj unuigis Koreion.

Lerteco[redakti | redakti fonton]

Tekvondo

Nuntempe, la plejofta maniero por indiki nivelon de lerteco estas per koloraj zonoj. Ĉia strio havas sian signifon, sed la populareco de Tekvondo kaj sia disvastigado rezultis je malsimilaj koloroj tra la mondo. Laŭ la Internacia Federacio de Tekvondo (WTF, angle), la oficialaj koloraj zonoj uzataj en Tekvondo por indiki nivelon de lerteco estas:

  • blanka (blanka koloro montras la purecon de la komencanto)
  • blanka kun flava strio
  • flava (la komencanto ekricevis lumon por plibone vidi sian vojon)
  • flava kun verda strio
  • verda (tiel kiel planto, la lukttisto devas akiri bonajn radikojn por forte elteni la kreskadon)
  • verda kun blua strio
  • blua (la limon kiun havas la lukttisto estas la ĉielo)
  • blua kun ruĝa strio
  • ruĝa (luktisto atingas la sunon kaj ekkapablas rigardi la aferojn el supre, sekve plibone)
  • ruĝa kun nigra strio
  • nigra (luktisto havas la universon kiel limon, ekzistas ĝis la 10-a grado de nigra zono)

(Sed iuj lernejoj uzas aliajn variaĵojn aŭ aldonas aliajn kolorajn nivelojn.)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperantisto Cho Sung Ho en dupaĝa artikolo skizas la valoron de la koredevena sporto, emfaze al la tutmonda disvastigo kaj al la oportuno, ke danke al ĝi multaj landoj kiuj antaŭe ne sukcesis akiri olimpikajn medalojn, povis finfine aliri ilin tekvonde.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cho Sung Ho, "Espero por landoj sen olimplia medalo", Kontakto, nº 304, aprilo 2021, pp. 14-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]