Teleckoje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teleckoje

Алтын Кӧл

Kordono Koldor
Kordono Koldor
lago • protektata areo de Rusio
Situo sudo de Okcidenta Siberio
Ĉefaj fontoj Ĉulyŝman
Ĉefaj elfluoj Bija
Datenoj
Koordinatoj 51° 32′ N, 87° 43′ O (mapo)51.52916666666787.714722222222436Koordinatoj: 51° 32′ N, 87° 43′ O (mapo)
Teleckoje (Respubliko Altajo)
Teleckoje (Respubliko Altajo)
DEC
Teleckoje
Teleckoje
Map
Teleckoje
Supermara alteco 436 m
Surfaca areo 223 km²[1][2]
Maksimuma longo 77,7 km[2]
Maksimuma larĝo 5,2 km[2]
Maksimuma profundo 325 m[2]
Averaĝa profundo 174 m[2]
Borda longo1 181 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Lago Teleckoje (ruse Телецкое озеро, altajlingve Алтын Кӧл"La Ora Lago") situas en sudo de Okcidenta Siberio, en Turoĉaka kaj Ulagana distriktoj de Respubliko Altaj.

La nomon Teleckoje (Telesskoje, Teleĵskoje) la lago ricevis antaŭ proks. 400 jaroj far rusaj pioniroj, ĉar sur ĝiaj bordoj loĝis altajaj triboj, nomintaj sin telesoj (teleutoj). La lokaj popoloj ĉiam nomis ĝin Altyn-Kjol, "La Ora Lago". Mongoloj nomas la lagon Altyn-Nor, en la ĉina geografio ĝi estas konata kiel AltajArtaj.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

La suda ekstremaĵo. Kyŝina golfo kaj la delto de Ĉulyŝman

La lago Teleckoje situas en nord-oriento de la Altajaj montoj, ĉe junto kun Okcidenta Sajano, en giganta tektonika intermonta kavego, en 436-metra alto super la marnivelo. Ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭas akvodislimaj montoĉenoj 2000-2500 metrojn altaj. Oriente kuŝas montoĉenoj Korbu kaj Abakana, okcidente — Altyntu, Sumulta kaj Iolgo, sude de la lago situas Ĉulyŝmana altebenaĵo. La lago estas la kvina en Ruslando (25-a en la mondo) inter plej profundaj.

La longeco estas 77,7 km, la meza larĝeco — 2–3 km, la maksimuma larĝeco — ĝis 5 km. La norda parto etendiĝas latitude; la suda, farante preskaŭ 90-gradan turnon, - meridiane.

La areo estas relative ne granda — 223 km², tamen danke al ega profundo (la meza profundeco de la lago estas 175 m, la maksimuma 325 m — kontraŭ akvofalo Korbu) en ĝi troviĝas enorma kvanto (40 km³) de perfekta malsala akvo, saturita per oksigeno, travidebla ĝis 12—15 metra profundo. En la lagon enfluas ĉ. 70 riveroj kaj 150 provizoraj akvofluoj, kaj 70 % de tuta akvo donas rivero Ĉulyŝman, enfluanta sude. Fordonante siajn akvojn al rivero Bija (98 % de akvoelfluo), la lago rimarkinde pertoprenas nutradon de riverego Obj.

La bordoj de lago Teleckoje preskaŭ ĉie estas krutaj kaj abruptaj, kanjonozaj, kaj pitoreske golfet-plenaj. Ekzistas du grandaj golfoj, la Kamgina kaj la Kygina, kiuj estas naturaj frajadejoj por fiŝoj loĝantaj en la lago; norde kaj sude la lago finiĝas per larĝaj etendaĵoj.

La norda ekstremaĵo. Unu el ekskursaj ŝipetoj sur la lago Teleckoje. Malantaŭ ĝi - loĝloko Artybaŝ

La klimato en la valo de lago Teleckoje estas kontinenta; kaj en la kontraŭstaraj ekstremaĵoj la klimataj karakterizoj malsamas. Ekzemple, en la suda parto de lago Teleckoje estas pli varme je 4—5 gradoj, tamen en la norda parto pluvas/neĝas duoble pli. Ĉi tie oni povas sperti raran, sed sufiĉe danĝeran fenomenon — dumtage varmigitaj rokoj, nokte malvarmiĝante «pafas» per ŝtonoj.

Vintre la latituda parto de lago Teleckoje (de Artybaŝ ĝis kabo Aĵi, pli mallarĝa kaj malprofunda) kovriĝas per glacio, sed la meridiana, la profunda, frostiĝas malofte, proks. unu fojon en tri jaroj. La glacio sur Teleckoje estas tre diafana, apud la bordoj je 5—6 metra profundo oni libere povas vidi la fundon.

En lago Teleckoje loĝas 14 specoj de fiŝoj, inter kiuj: salmotruto, teleckoeja timalo, lenok-truto, teleckoeja koregono, perko k.a.

Loĝlokoj sur bordoj de lago Teleckoje: Artybaŝ, Iogaĉ, Jajlu.

Kordonoj sur bordoj de lago Teleckoje: Bele, Ĉiri, Bajgazan, Kamga, Kokŝi, Ĉeluŝ, Koldor, Iĵon.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Nuboplena tago sur lago Teleckoje
Citaĵo
 ...Iam ekkoleris la dioj kontraŭ la altaja popolo; foriris bestoj el arbaroj, fornaĝis fiŝoj el riveroj kaj lagoj, forsekiĝis arboj kaj herboj, formortis brutaro sur paŝtejoj. Eĉ fervoruloj-abeloj ne provizis oran mielon ĉi-jare. La malsatado venis sur la altajan teron — estis nenio por ĵeti en kaldronon, nenio por meti en la buŝon, nenio por doni al infano.

Veis kaj ploris homoj; nur unu altajano ne veploris — li havis kaŝitan por malbona tago pecon de oro, grandan, kiel ĉevala kapo. Kaj jen venis tiu malbona tago, plene finiĝis manĝaĵoj en la jurto, la lastan peceton de flano oni finmanĝis, la lastan gluton de kumiso oni fintrinkis. Rigardis la altajano la edzinon kaj la infanojn, elmetis el la sekreta loko la pecon de oro, kvakis, surŝultrigis ĝin kaj ekiris laŭ ĉirkaŭaj loĝlokoj — ŝanĝi la oron kontraŭ viando aersekita por si, kontraŭ flanoj freŝaj por la edzino, kontraŭ lakto ĉevalina por la infanoj.

Longe iradis li, multajn jurtojn vizitis, multajn homojn vidis. Ne havas homoj manĝaĵojn; kaj eĉ se troviĝus peceto de flano aŭ gluto de lakto — ne volas homoj ŝanĝi manĝaĵojn kontraŭ la oro. Ĝi, la oro, estas bela, brila, la okulojn ĝojigas, la koron gajigas, sed estas ĝi malvarma kaj malmola; ne eblas mordi ĝin, ne eblas en kaldronon ĵeti, ne eblas al infano doni por manĝo. Vane la altajano iradis laŭ jurtoj, vane portadis la pecon de oro ĉevalkape grandan. Kaj kiam li tute desperiĝis, surgrimpis li sur monton Altyntu, kiu super la lago altstaras, damnis li la vivon sian amaran kaj la diojn kruelajn, kaj ĵetegis la oron foren en la lagon. Ĵetegis, kaj ankaŭ mem poste saltis. Ekplaŭdis la akvo, ekruliĝis sur la bordojn, kaj trankviliĝis. Kaj la lago ekde tiam nomiĝas Altyn-KjolLa Ora

Turismo[redakti | redakti fonton]

Unu el grotoj sur lago Teleckoje

La lago Teleckoje estas unu el plej vizitataj turisme lokoj en Respubliko Altaj.[3] La ripozantojn akceptas 18 turismaj bazoj kaj tendarejoj[4]. Oni organizas piedirajn, akvajn, biciklajn, aerajn kaj aŭtajn ekskursojn. Krome, multaj turistoj venadas al la lago por fiŝkaptado.

La dekstra bordo de la lago apartenas al la teritorio de Altaja Ŝtata Natura Rezervejo (AŜNR), sed el la loĝlokoj ĉe la norda ekstremaĵo de la lago (Artybaŝ, Iogaĉ) dum navigada sezono cirkuladas kutroj kaj motorboatoj ĝis kelkaj vidindaĵoj:

  • Akvofalo Korbu (Vizito je permeso de l' administrantaro de AŜNR. Eblas ricevi surloke.)
  • Ŝtona golfo (Laŭ loka legendo — la ronda funelo de meteorŝtono sur la maldekstra bordo. La vera kialo de l' apero — ŝtonglitado desur la proksima monto)
  • Delto de Ĉulyŝman
  • Akvofalo Kiŝte

Kelkloke ĉe la lago eblas viziti pitoreskajn grotojn.

Sciencaj esploroj[redakti | redakti fonton]

En la nord-okcidenta parto de la lago, je proks. 6 km de la komenco de rivero Bija, post vilaĝo Artybaŝ, troviĝas kampbazo de Instituto de sistematiko kaj ekologio de animaloj,(Teleckoeja filio de IdSkEdA SF RAS[rompita ligilo]), Siberia fako de Rusia Akademio de Sciencoj; sur ĝia bazo oni esploradas insektomanĝulojn kaj ronĝulojn de la Montara Altajo, helmintofaŭnon de vertebruloj en biocenozoj de nigra tajgo, iĥtiocenozon kaj zooplanktonon de lago Teleckoje.

Geomorfologiaj ekspedicioj de la Ŝtata Universitato Tomsk pri Nacia Esploro en la areo de Lago Teleckoje (fotoj 2008-2010, - Aleksej Rudoj Arkivigite je 2011-05-19 per la retarkivo Wayback Machine)
Altajo. Aŭgusto 2009
Vidaĵo kvazaŭ en feina fabelo. Aŭgusto 2010
Ĉe la roka marbordo. Julio 2010
Akvofalo. Aŭgusto 2010
Fajro sur la strando. Aŭgusto 2008
Ŝtonetoj ĉe la bordo. Somero 2010
Farado de elaeraj fotoj. Julio 2010
Stranga vespera lumo. Julio 2010
Tendaro sur bordo. Aŭgusto 2010
Juna esploristino. Julio 2010
Lastaj flamoj de la fajro. Aŭgusto 2010
Lasta tendumado. Aŭgusto 2010
Matena rigardo el la tendo. Aŭgusto 2009
Tajgo. Aŭgusto 2010
Baneja domo. Aŭgusto 2009
Vojo trans la lago. Julio 2008

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teleckoje en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio  (ruse).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Teleckoje (ruse) — artikolo el la Granda Sovetia Enciklopedio.
  3. Dulkejt, Tigrij: LAŬ ORIENTA ALTAJO (ruse) «Fizkultura i sport Moskva» 1971
  4. retejo Altaj-online: Turismaj bazoj ĉe lago Teleckoje (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-09-22. Alirita 2009-04-23.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nikolaeva, N. A.: Eĥo de kantoj de Altyn-Kjol. Fabelo. (ruse) Barnaul': «Print-info, Ltd», 2005. - 128 p.; 1000 ekz. ISBN 5-88449-130-1
  • Dulkejt, Tigrij: Lago Teleckoje en legendoj kaj sagaoj (ruse) 2-a eld. Bijsk: SEC BiSPI, 1999. - 160 p. ISBN 5-85127-167-1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]