Telefónica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵo Telefónica

Telefónica S.A. estas hispandevena transnacia entrepreno funkcianta por servo de telekomunikado (fiksa telefono, poŝtelefonoj, ADSL, FTTH, ktp.) kun centra sidejo en Madrido, Hispanio, kaj dum julio de 2010 la kvina plej granda kaj grava telekomunika entrepreno en la mondo.[1]

Ĝi fondiĝis en Madrido la 19-a de aprilo de 1924 kiel Compañía Telefónica Nacional de España (CTNE), kun monopolo de la telefona servo kaj la partopreno de la usona entrepreno ITT. En 1945, la hispana ŝtato akiris 79,6% de la entreprena havaĵo.[2] Tiu parto malpliiĝis pere de kapitala pligrandigo farita en 1967.[3] Totala privatigo okazis pere de du publikaj akcivendoj en 1995 kaj 1999.[4][5] Ekde tiam, Telefónica iĝis unu el ĉefaj entreprenoj pri telefonado. En la 1990-aj jaroj ĝi ŝanĝis nomon al Telefónica, S.A. kaj kreis filion nome Telefónica de España, kiu funkciis en Hispanio. Ekstere ĝi akiris la restan parton de Telefónica Internacional kaj kuniĝis al tiu. Post la liberaligo de la merkato de la telekomunikado en Eŭropo (fino de monopolo), Telefónica devis fronti grandan konkurencon en Hispanio, sed pluestas la ĉefa telefona entrepreno en la lando laŭ nombro kaj de klientoj kaj de fakturado.

En Latinameriko, la entrepreno funkcias por pli ol 153,1 milionoj da klientoj je 30a de septembro de 2008, kiel ĉefa entrepreno en Argentino, Ĉilio, Peruo kun grava funkciado ankaŭ en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Meksiko, Maroko, Nikaragvo, Panamo, Puerto Rico, Urugvajo kaj Venezuelo. En Eŭropo, krom en Hispanio, en Britio, Irlando, Germanio, Ĉeĥio kaj Slovakio.

Notoj

  1. "América Móvil supera a Telefónica en Bolsa y alcanza el cuarto puesto mundial" Cinco Días Konsultita la 11an de julio de 2010
  2. http://www.telefonica.com/es/about_telefonica/html/historia/1924-1965.shtml Telefónica - Historia konsultita la 15an de februaro de 2011.
  3. http://saladeprensa.telefonica.com/jsp/base.jsp?contenido=/jsp/imagenes/imagendetalle.jsp&telem=63&selectNumReg=5&titulo=Jos%E9%20Luis%20L%F3pez%20V%E1zquez%20en%20el...&pagina=1&id=21&origen=imagenessub&idm=es&pais=1&elem=8768 Telefónica - Sala de prensa - Fotos - Historia. Konsultita la 15an de februaro de 2011.
  4. http://www.telefonica.com/es/about_telefonica/html/historia/1995-2000.shtml Telefónica - Historia. Konsultita la 15an de februaro de 2011.
  5. http://revistas.ucm.es/rla/11318635/articulos/CRLA9696120131A.PDF Breve historia de las privatizaciones en España, 1985-1995 Carlos Martín Urriza Konsultita la 8an de februaro de 2010.