Telegrafistoj de Titanic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kovrilpaĝo pri konciza formularo pri telegrafistoj

Radiostacio de Titanic estis la plej moderna kaj la plej efika escepte de stacio en Olympic - kia estis kiam en kia ajn komerca ŝipo instalita. Dumtage ties atingebleco estis ekde 250 ĝis 400 mejloj kaj nokte ĝis 2000 mejloj. Titanic ricevis voksignon MGY. Radiotelegrafian kajuton kreis tri ĉambroj: en la unua estis instalita akceptilo, operacia tablo kaj kontrola ekipaĵo, en la dua elsendigilo kaj la tria servis kiel loĝoĉambro de la telegrafistoj. Elektran energion donis al la stacio generatoro movigata per vapormaŝino, okaze de savo ili povis uzi la generatoron por nafto, lokigita sur boatferdeko aŭ baterion de akumulatoroj. Por priservi la radiostacion zorgis du viroj: pli aĝa operatoro Jack Phillips kaj pli juna operatoro Harold Bride.

Deĵorposteno de ŝipaj radiotelegrafistoj estis aparta. Ili ne apartenis al ŝipaj oficiroj, ili diferenciĝis de ili eĉ per uniformo - ekzemple Phillips kaj Bride portis uniformojn de anoj de surmara deĵoro de Marconi - kaj pagis ilin apartenanta radiotelegrafia kompanio. Kun homekipo kaj kun oficiroj - precipe sur grandaj personaj vaporŝipoj - ili neniel renkontiĝis pli proksime, plurfoje ili eĉ ne konis ilin ĉiujn. Ilia mondo estis radiotelegrafia kajuto, kiun ili nur rare forlasis. La pretendema kaj elĉerpanta deĵoro ne permesis al ili tro distriĝi, ofte ili havis tiom da laboro, ke apenaŭ ili atingis en ŝipa manĝejo tagmanĝivespermanĝi. Kaj ĉion ĉi por tre modesta salajro: ekzemple monata salajro de la pli juna radiotelegrafiisto de Titanic pagata fare de la kompanio de Marconi faris kvar anglaj pundoj. En la unuaj dekjaroj de la 20-a jarcento povis do fari funkciojn de radiotelegrafiistoj sur transoceanaj sole veraj entuziasmuloj, kiuj tute falis al fascina sorĉo de la mondo de elektromagnetaj ondoj.