Teleosteoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fiŝaro de Teleosteoj predantaj ariĝintajn anĉovojn.

Teleosteoj, Teleostei (el la greka: teleios, "kompleta" + osteon, "osto") estas pro multo la plej granda infraklaso en la klaso Aktinopterigoj, nome Actinopterygii, nome lini-naĝilaj fiŝoj,[1] kaj formas 96% el ĉiuj vivantaj specioj de fiŝoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Teleosteoj estas aranĝitaj en ĉirkaŭ 40 ordoj kaj 448 familioj. Ĉirkaŭ 26,000 specioj estis priskribitaj. Teleosteoj gamas el la Giganta rubandofiŝo kiu estas 7.6 m aŭ plie, kaj la Molao kiu estas ĉirkaŭ 2 tunojn peza; 2.2 mallongajn tunojn), ĝis la malgrandeta masklo de la Lophiiforma Photocorynus spiniceps, 6.2 mm longa. Inkludante torpedo-formajn fiŝojn kun konstruo por rapido, teleosteoj povas esti ebenaj vertikale aŭ horizontale, longecaj cilindroj aŭ havi specialigitajn formojn kiel ĉe hokofiŝoj kaj hipokampoj. Teleosteoj dominas la marojn el poluso al poluso kaj loĝas en oceanaj profundoj, estuaroj, riveroj, lagoj kaj eĉ marĉoj.

La diferenco inter teleosteoj kaj aliaj ostofiŝoj kuŝas ĉefe en siaj makzelostoj; teleosteoj havas moveblajn antaŭmakzelojn kaj korespondajn modifojn en la makzelaj muskoloj kiuj ebligas, ke ili trudu siajn makzelojn ekster siaj buŝoj. Tio permesas grandan avantaĝon, ebligante al ili kapti predojn kaj treni ili en la buŝon. En pli derivitaj teleosteoj, la longecaj antaŭmakzeloj estas la ĉefa dento-porta osto, kaj la makzelo, kiu estas ligita al la malsupra mandiblo, funcias kiel levilo, pelante la antaŭmakzelojn dum la buŝo fermiĝas kaj malfermiĝas. Aliaj ostoj reen en la buŝo utilas por maĉi kaj engluti manĝon. Alia diferenco estas ke la supra kaj malsupra loboj de la vosto (vosta naĝilo) estas ĉirkaŭ samgrandaj. La spino finas en la vosta pedunklo, distingante tiun grupon el aliaj fiŝoj en kiuj la spino etendiĝas en la supra lobo de la vosta naĝilo.

Teleosteoj estis adoptintaj gamon de diversaj reproduktaj strategioj. Plej uzas eksteran fekundadon: la ino demetas aron de ovoj, la masklo fekundas ilin kaj la larvoj disvolviĝas sen anja plua patra impliko. Grava proporcio de teleosteoj estas sekvencaj hermafroditoj, kiuj ekvivas kiel inoj kaj transiras al maskloj je ioma stadio, kaj kelkaj specioj reversas tiun procezon. Malgranda procento de teleosteoj estas vivonaskaj kaj kelkaj havigas patran zorgon en kiu tipe la maskloj zorgas la neston kaj ventumilas la ovojn por teni ilin bone oksigenitaj.

Teleosteoj estas ekonomie gravaj por homoj, kiel montras ties priskribon en arto laŭlonge de la jarcentoj. La komerca fiŝkaptado rikoltas ilin por manĝo, kaj fiŝhokistoj klopodas kapti ilin kiel sportodistro. Kelkaj specioj estas bredataj komerce, kaj tiu metodo de produktado ŝajne estos pli kaj pli grava en la estonteco. Aliaj estas tenataj en akvarioj aŭ uzataj en esplorado, speciale en la fakoj de genetiko kaj de disvolviĝ-biologio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

(sub Neopterigioj por multaj sciencistoj)

AVERTO. Nur malmultaj familioj estas menciataj sube; kaj nur kelke da ĝenroj kiel ekzemploj de la anoj de ĉiu familio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Helfman, G.; Collette, B. B.; Facey, D. E.; Bowen, B. W. (2009). The Diversity of Fishes: Biology, Evolution, and Ecology (PDF) (2a eld.). Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4051-2494-2.
  • Wootton, Robert J.; Smith, Carl (2014). Reproductive Biology of Teleost Fishes. Wiley. ISBN 978-1-118-89139-1.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La aliaj du infraklasoj estas la Holosteoj kaj la parafiletikaj Ĥondrosteoj (acipenseroj).