Telerlavilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telerlavilo.

Telerlavilo, aŭ vazlavilo[1], estas maŝino por lavi telerojn kaj aliajn ujojn kaj manĝilojn. Ĝi troviĝis dekomence en restoracioj sed ankaŭ en propraj hejmoj.

Karakteroj

La telerlavilo uzas cirkuladon de varma akvo (55-65 gradoj celsiaj) kaj tre efikaj detergantojn (plejofte tre alkalaj kaj nekontaktendaj kun haŭto) por pli efike purigi la lavendaĵojn. La telerlavilo estas, sekve, aparato, kiu ŝprucigas akvon al sur la teleroj: ĉu estas akvo kun deterganto, je la komenco, ĉu pura je la fino por klarigi. Multaj havas ankaŭ varmigajn elementojn por sekigi la uzaĵojn post ilia lavado.

La telerlavilo havas unu aŭ pliajn pletojn elpreneblajn, sur kiujn oni metas la lavendaĵojn. Fabrikitaj el plasto aŭ metalo, ili kutime estas desegnitaj por povenhavi la plej grandan nombron da elementoj: la teleroj apogitaj sur vertikalaj apogiloj, la glasoj sur starigiloj, ktp. Ili ankaŭ havas filtrilojn, kiuj retenas la plej dikajn restojn kaj kiuj devas esti purigitaj periode. En la plej novaj modeloj, oni anstataŭas ĉi tiun filtrilon per pistilo aŭ muelilo, tra kiu oni faras pasi la akvon, tiel ke estas forigitaj la manĝorestojn sen neceso devi purigi la filtrilon.

Referencoj

  1. ReVo  Vazo en ReVo

Eksteraj ligiloj