Teletono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teletono (mallongigo de "televida maratono") estas televida programo de pluraj horoj. La celo estas rikolti multe da mono por bonkoraj organizoj. Ĝenerale artistoj subtenas la kaŭzon kaj alvokas la publikon por havi donacojn. La donacaj promesoj estas rikoltitaj per telefono kaj tuja televida afiŝo skribas la totalan sumon en la ekrano.

En Francio, la programo daŭras dum 30 horoj. Ĝi estas organizita de la Franca Asocio Kontraŭ la Miopatio kiu rikoltas la monon por lukti kontraŭ cerbomuskolaj malsanoj. Ĝia ideo alvenas de usonaj programoj samtemaj kiu miksas artistojn kaj filantropajn celojn.

Tiu operacio okazas ĉiujare ekde 1987 je komence de decembro, videbla per la franca televidkanalo France 2. Krome artistoj, voluloj kaj sciencistoj klinas monpromesojn. Je ĉiu elsendo, kvanto da mono pliigas la antaŭjarajn monpromesojn.