Televido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Televidilo

Televido (mallongigo: TV) estas telekomunika sistemo, per kiu eblas sendi moviĝantajn bildojn kaj sonojn trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latina video (signifanta "mi vidas").

Germana televidilo de la 1958-a jaro

La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Al televido rilatas verboj spekti kaj zapi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La disvolviĝo de la televido okazis laŭ du ideoj: la elektron-meĥanika televido kaj la posta pure elektronika televido. El la posta venas ĉiuj modernaj televidoj, tamen ili disvolviĝis el la meĥanika metodo.

Tra la jaroj: mallonga resumo[redakti | redakti fonton]

Vladimir Zvorikin montras elektronikan televidon (1929)

Elektromeĥanika televido[redakti | redakti fonton]

Paul Gottlieb Nipkow proponis kaj patentis la unuan elektromeĥanikan televidilon en 1884. Ĝi funkciis per skanado de du-dimensia bildo helpe de turniĝanta disko kun truetoj, kiuj tralasis ĉiumomente lumradion de precize unu cirkleta parto de la bildo. Tiel la du-dimensia bildo estas transformata al unu-dimensia signalo, transsendeble tra (analoga) elektra lineo.

Elektronika meĥanika televido[redakti | redakti fonton]

Ekde 1907 ĝis 1910, Boris Rosing kaj sia studento Vladimir Zvorikin montris televid-sistemon kiu uzis meĥanikan spegul-tamburan skanilon en la dissendilo kaj katodradian tubon en la ricevilo. Rosing malaperis dum la Rusia revolucio de 1917, sed Zworykin poste laboris kun RCA por krei tute elektronikan televidon, tamen la desegno de tiu televido ricevis patentojn de Philo Taylor Farnsworth.

Elektronika televido[redakti | redakti fonton]

Analoga[redakti | redakti fonton]

Elektronika televido funkcias pli-malpli kiel meĥanika televido, sed sen moviĝantaj partoj. La skanado okazas ekzemple per lum-sensiva tavolo skanata de elektron-radio.

Grava antaŭlaboro por la evoluo de la elektronika televido estis la katodradia tubo, kiun en la jaro 1897 evoluigis Ferdinand Braun kune kun Jonathan Zenneck.

La unuan elektronikan televidan bildon transsendis en 1926 Takayanagi Kenjiro (Japanio) kiu tiucele alikonstruis la katodradian tubon.

Tutelektronikan sistemon unue prezentis Philo Taylor Farnsworth en la aŭtuno de 1927. Li estis mormona filo de farmisto el Rigby (Idaho) kiu komencis elpensi sian sistemon je aĝo de 14 jaroj. Li diskutis sian ideon kun sia altlerneja kemi-instruisto, kiu ne povis pensi iun kialon, ke ĝi ne estas ĝusta. Li daŭre klopodis pri la ideo ĉe Brigham Young Akademio (nun Brigham Young Universitato). Kiam li estis 21-jaraĝa, li montris funkciantan sistemon en sia laboratorio en Sanfrancisko. Lia sistemo liberigis la televidon el sia dependo je turniĝantaj diskoj kaj aliaj meĥanikaj partoj. Ĉiuj modernaj katodradiaj tuboj rekte devenas el tia ellaboraĵo.

Ankaŭ Vladimir Zvorikin oni iufoje nomas patro de la elektrona televido, pro lia invento de la kamerao-sistemoj ikonoskopo en 1923 kaj de la kineskopo en 1929. Liaj desegnoj estis inter la unuaj kiuj montris televidan sistemon kun la trajtoj de modernaj katodradiaj tuboj. Lia antaŭa laboro kun Rosing por elektronmeĥanika televido transigas profundan komprenon kiel produkti elektronikan sistemon. Tamen, lia patenta pretendo estis malvalidigita pro tri faktoj: 1) La 1923-a patento de Zvorykin montris nekompletan desegnon, kaj ne funkciis ĝis 1933; 2) La 1923-a patento estis ne donita ĝis 1938, post ĝi estis serioze refarita; 3) Zvorykin vizitis la laborotorion de Farnsworth dum li ellaboris siajn desegnojn por RCA

Ĝis hodiaŭ regas polemika debato, ĉu Farnsworth aŭ Zvorykin unue inventis la modernan televidon.

La unuan tute elektronikan televidan tubon de Eŭropo publike prezentis Manfred von Ardenne en la jaro 1931.

Cifereca[redakti | redakti fonton]

Ĉe cifereca televido la skanado de la du-dimensia bildo okazas ne kontinue, sed la lum-sensiva faco konsistas el punktoformaj eroj, kiuj unuope donas signalojn pri la ricevata lumo. La signaloj ne estas kombinataj al analoga signalo, sed al bitstrio. Tiun oni enkodigas laŭ la necesoj de la dissenda medio kaj la disponebla bendlarĝo. Kiel ĝenerale ĉe cifereca informo tia dissendpreta signalo povas inkludi redundancon, kiu ebligas la korekton de informperdo dum la transsendo.

Saĝtelevido[redakti | redakti fonton]

La alveno de ciferecaj televidoj permesis novigojn kiel saĝtelevidojn (angle, smart television). Saĝtelevidilo foje referitas kiel konektita televidilohibrida televidilo, estas televidilo aŭ televidilo kun TV-malkodilo (angle set-up box, STB), kiu enhavas integritajn interretajn kaj TTT-aj (2.0) ecojn, kaj estas ekzemplo de teĥnologia konverĝo inter komputilaj kaj televidaj aroj, fare de malkodilaj skatoloj (la STB-j). Krom la tradiciaj ricevaj funkcioj de televido provizitaj tra tradiciaj dissendaj amaskomunikiloj, tiaj televidiloj kaj TV-malkodiloj povas ankaŭ provizi Interretan televidon, rekte interagan komunikilon, preter-servon (angle over-the-top content, OTT, la enhavo estas provizita preter la provizanto de retkonekto), same kiel laŭ peto elsendfluan amaskomunikilon, kaj hejme interkonektitan reton. Tiuj televidiloj estas liveritaj kun antaŭŝargita operaciumo[1][2][3][4].

Saĝtelevido ne devas esti konfuzita kun Interreta televido, Interret-protokolo televido (IPTV) aŭ per TTT televido (angle Web TV). Interreta televido rilatas al la ricevo de televida enhavo super interreto anstataŭ per tradiciaj sistemoj - dissende, kable kaj satelite (kvankam interreto mem estas ricevita per tiuj metodoj). IPTV estas unu el la emerĝantaj normoj pri Interret-televida teĥnologio por uzo de televidaj dissendantoj. TTT televido (WebTV) estas termino uzata por programoj kreitaj de ampleksa nombro da diversaj entreprenoj kaj individuoj por elsendo al sur Interreta televido.

Unua patento estis arkivita en 1994 [5] (kaj etendiĝis la sekvan jaron) [6] por iu "inteligenta" sistemo de televido, ligita kun datentraktadaj sistemoj, per cifereca aŭ analoga reto. Krom estanta ligita al retoj de datenoj, unu ŝlosila punkto estas ĝia kapablo aŭtomate elŝuti necesajn programarajn procedurojn, laŭ petoj de uzantoj kaj prilabori iliajn bezonojn.

Gravaj TV fabrikantoj anoncis produktadon de "inteligentaj" televidiloj, el meza gamo kaj alta gamo de televidiloj en 2015. Saĝtelevido antaŭvideble fariĝis ĉefa speco de televido ekde la malfruaj 2010-aj jaroj.

Signifo kiel amaskomunikilo[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

Signifo kiel individua komunikilo[redakti | redakti fonton]

Diversaj televidkanaloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefsidejo de ARTE en Strasburgo
Aljazeerainternational.gif
Logotipo de NBC.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steve Kovach (8-a de dcembro 2010). What Is A Smart TV (Kio estas saĝtelevido?)? (angle). Businessinsider.com. Alirita 17-a de januaro 2012.
  2. Carmi Levy Special to the Star (15-a de oktobro 2010). Future of television is online and on-demand (La estonto de televido estas konsultado per rekta lineo kaj laŭ peto) (angle). Alirita 17-a de januaro 2012.
  3. Jeremy Toeman (20-a de oktobro 2010). Why Connected TVs Will Be About the Content, Not the Apps (Kial la konektataj TV-j pritraktos la enhavon, ne la apojn) (angle). Mashable.com. Alirita 17-a de januaro 2012.
  4. Sunday (24-a de oktobro 2010). Internet TV and The Death of Cable TV, really (Interreta televido kaj la morto de kabla televido (angle). Techcrunch.com. Alirita 17-a de januaro 2012.
  5. espacenet – Originala dokumento (angle). Worldwide.espacenet.com. Alirita 17-a de januaro 2012.
  6. espacenet – Bibliografiaj datenoj (angle). Worldwide.espacenet.com. Alirita 17-a de januaro 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Albert Abramson, The History of Television (La historio de televido), 1942 to 2000, Jefferson, NC, and London, McFarland, 2003, ISBN 0-7864-1220-8.
  • Pierre Bourdieu, On Television (Pri televido), The New Press, 2001.
  • Tim Brooks kaj Earle March, The Complete Guide to Prime Time Network and Cable TV Shows, 8th ed., Ballantine, 2002.
  • Jacques Derrida kaj Bernard Stiegler, Echographies of Television, Polity Press, 2002.
  • David E. Fisher kaj Marshall J. Fisher, Tube: the Invention of Television (Vakutubo: la invento de televido), Counterpoint, Washington, DC, 1996, ISBN 1-887178-17-1.
  • Steven Johnson, Everything Bad is Good for You: How Today's Popular Culture Is Actually Making Us Smarter, New York, Riverhead (Penguin), 2005, 2006, ISBN 1-59448-194-6.
  • Leggett, Julian (Aprilo 1941). "Television in Color" (Kolora televido). Popular Mechanics (Chicago). [1] Konsultita en 2014-12-07.
  • Jerry Mander, Four Arguments for the Elimination of Television, Perennial, 1978.
  • Jerry Mander, In the Absence of the Sacred, Sierra Club Books, 1992, ISBN 0-87156-509-9.
  • Neil Postman, Amusing Ourselves to Death: Public Discourse in the Age of Show Business, New York, Penguin US, 1985, ISBN 0-670-80454-1.
  • Evan I. Schwartz, The Last Lone Inventor: A Tale of Genius, Deceit, and the Birth of Television, New York, Harper Paperbacks, 2003, ISBN 0-06-093559-6.
  • Beretta E. Smith-Shomade, Shaded Lives: African-American Women and Television, Rutgers University Press, 2002.
  • Alan Taylor, We, the Media: Pedagogic Intrusions into US Mainstream Film and Television News Broadcasting Rhetoric, Peter Lang, 2005, ISBN 3-631-51852-8.
  • Amanda D. Lotz, The Television Will Be Revolutionized, New York University Press, ISBN 978-0-8147-5220-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Esperantaj[redakti | redakti fonton]

Anglaj[redakti | redakti fonton]

Francaj[redakti | redakti fonton]

Germanaj[redakti | redakti fonton]