Televisión Española

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Televisión Española
bildo
publika elsendanto
Ĝeneralaj informoj
Landoj Hispanio
Komenciĝo de elsendoj 28-a de oktobro 1956
Lingvo hispana lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
57 986 415

(stato la 12-a de februaro 2023)

vdr

Televisión Española TVE (esperante "Hispana Televido") estas la nacia ŝtata publika serva televido en Hispanio. La agadoj de TVE antaŭe estis financitaj per kombinaĵo de anoncenspezo kaj subvencioj de la nacia registaro, sed ekde januaro 2010 ĝi estas apogita nur per subvencioj.

TVE apartenas al la entrepreno RTVE kiu havas tutan respondecon por nacia publika serva radio kaj televido sub parlament-elelektita administra direktoro kiu, same kiel respondeca al Estraro de Direktoroj, raportas al la partia komisiono de la nacia parlamento, kiel zorgantoj de la Publika Radio kaj Televido.

TVE komencis dissendi la 28-an de oktobro 1956 per UHF. Dua UHF kanalo estis aldonita la 15-an de novembro 1966, unue konata kiel la UHF-kanalo, dum la origina UHF-kanalo estis simple konata kiel TVE aŭ la Unua kanalo. Poste, en la 80-aj jaroj ili estis renomitaj kiel TVE kaj TVE estis movita al la UHF-frekvenco. Poste ili estus konataj kiel La Primera (La Unua) kaj La 2. La du servoj hodiaŭ estas konataj kiel La 1 (ĉe la unua televidkanalo) kaj La 2 (ĉe la dua kanalo). Ĝis la 1980-aj jaroj, ili estis la nuraj televidkanaloj en Hispanio. Post la enkonduko de regionaj kaj komercaj kanaloj, ili perdis certan spektantonombron, kvankam daŭre konservis bonajn statistikojn pri spektado de kelkaj programoj, kiel ekzemple la teleĵurnalo nomata Telediario.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]